Posttagmeze de la 17-a de septembro, la Pekina E-Asocio (PEA) aranĝis
prelegon pri Esperanto en Ditan-parko de Pekino. La prelego "Internacia
helpa lingvo helpas vin lerni fremdan lingvon" estis farita
de sinjoro Li Weilun, prezidanto de PEA kaj profesoro de la Pekina
Lingva kaj Kultura Universitato. Pli ol 70 personoj aŭskultis la
prelegon. Post la prelego,
ĉeestantoj faris multajn demandojn pri Esperanto kaj E-kurso. Iuj
el ili aĉetis la lernolibron "Moderna Esperanto" kompilita
de Li Weilun.
La prelego okazis en la 7-a Librofoiro,
kiu okazis de la 15-a ĝis la 24-a de septembro en Ditan-parko.
|