Unua paĝo >> E-Novaĵoj



Revuo "Israela Esperantisto" legebla en Interreto

Ekde septembro funkcias la novigita retejo de la revuo, eldonata de Esperanto-Ligo en Israelo, kiu ebligas senpage ekkoni la revuon, informiĝi pri la plej freŝa numero, trarigardi la malnovajn kaj legi komplete la amason da riĉa materialo el ĉiuj numeroj aperintaj ekde 2002: http://www.ie.esperanto.org.il

Interalie la vizitanto povas libere legi plurajn de la plej gravaj kontribuoj aperintaj en Esperantio en la lastaj 3 jaroj, kiel

– L.L.Zamenhof: Nekonata artikolo. (n-ro 140)

– Claude Piron: Ĉu la jida influis Esperanton? (n-roj 139 – 140)

– Doron Modan: Judaraba lingvo de paco. (longa historia eseo, n-roj 142 – 143)

La retejo de Israela Esperantisto prezentos al la legantoj kulturan festivalon sur ties komputilekrano kaj laŭdezire tiu povos ankaŭ facile ekaboni la revuon (kiu restas ĉefe papera eldonaĵo).

(El <www.esperantujo.org>)