Posttagmeze de la 23-a de septembro, Esperanto-kurso ekfunkciis
en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato (PLKU). Ĝi funkcias
kiel fakultativa kurso por studentoj. La kurson kun 62 studentoj
el 16 universitatoj gvidas Li Weilun, profesoro de PLKU kaj prezidanto
de la Pekina Esperanto-Asocio en la venontaj 3 monatoj.
Japana
samideano Ishii Nagato kaj aǔstraliaj samideanoj Robert Budzul kaj
James Dwyer ĉeestis ĝian unuan lecionon. Antaŭ la leciono ili salutis
ĉiujn en Esperanto.
Post la leciono kelkaj kursanoj sin anoncis
por aliĝi al la Ĉina Esperanto-Ligo.
(Li Jianhua)
|