La
7-an de septembro inaŭguriĝis la nova lernojaro de la Instituto
de Internacia Komunikado en la Komunikada Universitato de Ĉinio
en Pekino. La instituto denove havas Esperanto-kurson, ĉi-foje kvar-jaran,
de 2006 ĝis la jaro 2010. La inaŭguron ĉeestis estroj de la Ĉina
Esperanto-Ligo (ĈEL), la redakcio de El Popola Ĉinio (EPĈ) kaj E-sekcio
de la Ĉina Radio Internacia (ĈRI), s-ro Yu Tao, s-ino Tan Xiuzhu,
s-ino Yu Jianchao, k.a. En la kurso studas 12 studentoj (3 knaboj
kaj 9 knabinoj) el diversaj lokoj de Ĉinio. Instruos veteranaj esperantistoj
de la Esperanto-sekcio de ĈRI, redakcio de EPĈ kaj ĈEL.
|