|  La 23-an de 
              septembro okazis la 1-a Esperanta Kongreso en la Filipina Normala 
              Universitato, Manilo, Filipinoj. Ĝin partoprenis 22 reprezentantoj 
              el diversaj universitatoj kaj organizoj. La reprezentantoj ankaǔ 
              fondis novan Esperanto-Asocion de Filipinoj kaj elektis ĝian 7-membran 
              estraron laǔ la loka regulo de Filipinoj. La asocio ĝis tiu tago 
              havas 36 membrojn.
              Dum la kongreso estis legitaj tradukaĵoj 
              de la bondezirmesaĝoj de Renato Corsetti, prezidanto de UEA kaj 
              Hori Yasuo, prezidanto de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado de 
              UEA.
              Laǔ la decido de la nova komitato la oficejo 
              de la nove fondita asocio estos en la Filipina Normala Universitato.
              (Bharat Kumar Ghimire)
              
             
 |