Unua paĝo >> E-Novaĵoj



Invito al la konferenco: KAEST-2006

La "Konferenco pri Aplikado de E-o en Scienco kaj Tekniko" (KAEST) estas organizata jam laŭtradicie en ĉiu 2-a jaro apud Prago en Ĉeĥio.

La semajnfina konferenco (de vendredo al dimanĉo) ĉi-jare okazos inter 10-12 de novembro kaj havos 2 temajn branĉojn:

-- La temo A (ĉeftemo): Lingvo kaj interreto

-- La temo B: Studoj el diversaj fakoj

La konferenco okazos en aparta pansiono en urbeto Dobrichovice (kelkajn km-ojn de Prago), samloke oni povas kaj tranokti kaj manĝi.

La prelegoj daŭras 15-30 minutojn, kaj estas kutime tre interesaj ankaŭ por nefakuloj, do ili estas pli sciencpopularigaj ol sciencaj. Post la konferenco la prelegoj aperas ankaŭ en presita libra formo.

La organizantoj invitas vin ĉu por fari prelegon pri interesa branĉo de via fako aŭ ŝatata teknika temo, ĉu por simple partopreni la kolokvon.

Atentu: se vi volas fari prelegon, bv. rapide kontakti la organizantojn pro la proksima limdato!

Detalaj informoj pri la konferenco estas troveblaj ĉe:

<http://www.kava-pech.cz/trip-kaest2006e-esperanto.html>

(Szilvási László)