Post alveno kaj instalo de la kongresanoj,
la 26-a de decembro 2008 estis aparta tago en la programeroj de
la kongreso. Tiun tagon okazis la Zamenhofa festo gvide de la junulara
sekcio de UTE (Unuiĝo Togolanda por Esperanto), nome la Junulara
Organizo de Togolandaj Esperantistoj, kies estraranoj (Moise Sedjro
kaj Edah Gadoufia) prelegis pri la vivo de Zamenhof, kreinto de
la internacia lingvo Esperanto. Dum la prelego, kiun ĉeestis multaj
komencantoj, oni aŭskultis la mesaĝon, kiun Hans Bakker el Nederlando
sendis al la Zamenhofa Festo.
Sekvis poste kurso por komencantoj kaj
ekzameno A de TIET-o (TIETTI --Instituto de Esperanto en Togolando)
gviditaj respektive de s-roj Adjevi ADJE kaj DOUMEGNON Koffi, k.a.
La bonvenigaj vortoj, faritaj de s-ro
Agbehou Ayaovi, prezidanto de UTE, lanĉis la malferman ceremonion
de la 27-a de decembro 2008. S-ro Adje Adjevi, reprezentanto de
la komitato-estro, malfermis la kongreson post la kantado de la
nacia himno. Sekvis poste legado de la multnombraj mesaĝoj adresitaj
al la kongreso, inkl. de tiu de Hans Bakker el Nederlando, Renato
Coretti el Italio kaj aliaj famaj esperanatistoj el diversaj landoj
de la mondo.
Kantado de la Esperanta himno kaj vizito
al la ekspozicio anoncis la malfermon. Sekvis poste la prezentado
de la kongresa temo kaj debato pri ĝi. Tion gvidis s-ro Agbolo Apélété
kaj s-ro Gbeglo Djifa. Posttagmeze de la sama tago okazis la kutima
futbalo-matĉo, ĉi-kaze inter la kongresa teamo kaj la loka teamo
New Star de Vogan. La kongresa teamo venkis per du goloj kontraŭ
unu.
La vespera programo komenciĝis per ĝenerala
asembleo, dum kiu la elekta komisiono konsistanta el Adje Adjevi,
DOUMEGNON Koffi prezentis la novajn komitatanojn A kaj B, entute
25 personoj el kiuj 11 komitatanoj A, 14 komitatanoj B; la elekto
de 10 komitatanoj C fare de la komitatanoj A kaj B altigis la tutan
nombron al 35 personoj. La elekta komisiono prezentis ankaŭ diversajn
kandidatiĝojn por diversaj postenoj de la gvidaj organoj de UTE.
Sekvis la kvizo, dum kiu sinjoro ATTAGLO
Kokou Elom vigligis per muzikiloj la halon de la Instituto Zamenhof
ĝis la sekvanta frumateno. Notindas, ke la kongresanoj gajnis diversajn
premiojn lotorie, aŭkcie, ktp.
Kvankam ili tre malfrue ripozis pro la
laboro en la antaŭa nokto, kongresanoj jam je la sesa horo matene
de la 28-a de decembro ellitiĝis por purigi la kongresejon. Tiel
startis la lasta tago. Post la matenmanĝo komenciĝis la ĝenerala
asembleo 2 gvide de la malnova gvidantaro de la komitato. Dume,
oni aŭdis la diversajn jarraportojn de la sekcioj kaj kluboj de
UTE, tiun de JOTE prezentitan de Edah Gadoufia, tiun de la estraro
de UTE prezentitan de Apélété AGBOLO, sekretario kaj tiun de la
financo prezentitan de la kasisto AGBASSOU Kouessanvi.
La ferma ceremonio sekvis la ĝeneralan
asembleon. Ĝi komenciĝis per diskonigo de la rezultoj de la ekzameno
A de TIETO: el la tri kandidatoj, kiuj trapasis la ekzamenon A,
nur unu (Ampah Koffi) sukcesis. La kongresan rezolucion kaj la ĝeneralan
raporton pri la kongreso prezentis Agbolo Apélété, sekretario de
UTE. Poste alvenis prezentado de la KOK-anoj, al kiuj gratulon faris
s-ro Sagbadjelou Kokou, eksa komitato-estro.
Dankemo farita de la reelektita prezidanto
de UTE, fermaj vortoj voĉlegita de s-ro Adjévi Adje, nov-elektita
estro de la komitato, kantado de la Esperanta himno, fotado en grupo
kaj kunmanĝo metis punkton de la 16-a Togolanda Esperanto-Kongreso
okazinta en Vogan, kun 74 partoprenantoj, inkl. de tri infanoj.
La kongresanoj adiaŭis unu de la aliaj
je la 15-a kaj promesis rendevuon al la 17-a TEK okazonta en 2009.
Kongresa rezolucio
|