Aktualajhoj   Unua paĝo >> Esperantujo >> Forumo


Klasika verko kaj majstra esperantigo
-- Recenzo pri la E-versio de Pilgrimo al la Okcidento

Teksto de WANG LIHUA
Fotoj de HOU ZHIPING

La 100-ĉapitra klasika romano Pilgrimo al la Okcidento, unu el la 4 famaj klasikaj romanoj de Ĉinio, estas ne nur populara en Ĉinio, sed ankaŭ renoma en la mondo. En la mezo de la 18-a jarcento oni komencis ĝin traduki en la japanan lingvon. Nur post 74-jara penado de 3 generacioj ĝia japanlingva versio eldoniĝis finfine en la komenco de la 19-a jarcento. Poste naskiĝis sinsekve la versioj en la lingvoj angla, rusa, franca, hispana, germana, korea, sveda, pola, vjetnama, rumana k.a.

Antaŭ nelonge, omaĝe al la 150-a datreveno de la naskiĝo de d-ro L. L. Zamenhof, fondinto de la lingvo Esperanto, kaj la 94-a UK eldoniĝis ĝia E-versio, esperantigita de Laŭlum (Li Shijun), membro de la Akademio de Esperanto, honora membro de UEA, E-tradukisto kaj E-verkisto. La E-versio de Pilgrimo al la Okcidento estas same brila frukto kiel la du aliaj E-versioj de la klasikaj ĉinaj romanoj Ĉe Akvorando kaj Romano pri la Tri Regnoj por la Esperanta literaturo kaj kontribuas al la internacia kultura interŝanĝo per Esperanto.

La versio el 3 volumoj kun 1976 paĝoj estas en formato 210 mm×140 mm. La prezo estas 120 eŭroj (inkl. de sendokosto). Ĝi, eldonita de la Fremdlingva Eldonejo, mendeblas ĉe la libroservoj de ĈEL kaj UEA.

Ĝia aŭtoro Wu Cheng’en (1501-1582) naskiĝis en etkomercista familio de Ming-dinastio (1368-1644). Li ŝatis legi librojn mitologiajn. Tio helpis al li en verkado de Pilgrimo al la Okcidento. Li verkis la romanon meze de Ming-dinastio, kiam la socio estis prospera ekonomie, sed putra politike, kaj la popolo vivis mizere. La romano rakontas pri pilgrimado de la eminenta bonzo Xuanzang de Tang-dinastio (618-907) al la Okcidento por preni sutrojn, eskortate de liaj tri disĉiploj Simio Wukong, Porko Bajie, la Bonzo Sablo kun la helpo de la blanka ĉevalo transformiĝinta el drako.

La rakonto originis el la vera pilgrimado de bonzo Xuanzang de Tang-dinastio al Hindujo por preni sutrojn. Reveninte al la hejmlando, Xuanzang rakontis sian travivaĵon en la Okcidento kaj liaj disĉiploj faris notojn kaj verkis librojn pri tio. Por propagandi budhismon kaj laŭdi la kontribuon de la majstro al la religio, ili troigis kaj aldonis fantaziajn mitologiajn rakontojn. Poste la rakonto pri la pilgrimo por preni sutrojn vaste cirkulis en la socio kaj estis senĉese prilaborita kaj polurita, tiele ĝi fariĝis pli kaj pli kurioza, pli kaj pli fora de la realaĵo. En Song-dinastio (960-1279), ĝiaj epizodoj servis kiel objektoj de profesiaj rakontistoj kaj de tiam ĝis Ming-dinastio ili estis ankaŭ surscenigitaj.

Surbaze de la popolaj rakontoj tra pluraj dinastioj kaj kreo de multaj popolaj artistoj, Wu Cheng’en verkis tiun ĉi mitologian romanon kun signifo pri la reala socio. Pilgrimo al la Okcidento kun intrigoj fantaziaj, komplikaj kaj aventurplenaj ŝanĝis la densan religian koloron de la originalaĵo, portretis idealajn mitologiajn personojn kun propra karaktero distingiĝa.

La legantoj trovas ĉie en la iluzia mondo de dioj kaj spiritoj kreita en la romano signojn de la reala socio, ekz., la aŭtoro metis sian idealon sur la de li kreitan personon Simio Wukong, ties neniel cedema spirito, heroaj braveco kaj kuraĝeco dum la batalo kontraŭ monstroj, demonoj kaj malbonaj spiritoj enkorpigas forton de justeco kaj memfidon de la popolo por venki ĉiajn malfacilojn; la monstroj, demonoj kaj malbonaj spiritoj simbolas forton de malbonoj, ties malico kaj krueleco reprezentas la obskuron de la feŭda socio. Sed la monstroj, demonoj kaj malbonaj spiritoj en la romano plejparte rilatas kun bodisatvoj kaj eĉ kun Tatagato, kio aludas, ke la ŝtatoficistoj de la feŭda socio protektis unuj la aliajn. Ankaŭ la Ĉiela Palaco regata de la Jada Imperiestro kaj la Okcidenta Paradizo administrata de Tatagato portas densan koloron de la homa socio. En la romano preskaŭ ne troviĝas kompetentaj regantoj kaj la ĉielaj oficistoj kaj armeanoj de la Jada Imperiestro ĉiuj estas sentaŭgaj. La feŭda socio sub la plumo de Wu Cheng’en estas absolute malluma kaj dekadenca.

Fakte, Pilgrimo al la Okcidento spegulas realan vivon de la feŭda socio de Ĉinio pere de rakontoj pri dioj, monstroj, denomoj kaj spiritoj.

La klasika verko havas sian apartan ĉarmon eternan. Krom siaj intrigoj interesaj kaj allogaj, la romano plenas de filozofio kaj saĝo en la homa vivo. Infanoj ĝin ŝatas pro ĝiaj intrigoj eksterordinaraj kaj mirindaj, adoltoj -- pro la de ĝi prikantataj justeco, bonkoreco, sincereco, braveco kaj nefleksebleco; amuzantoj ĝin amas pro tio, ke la legado alportas senfinan ĝojon kaj artan ĝuon, studentoj -- pro tio, ke ili povas longtempe aprezi kaj remaĉi ĝian akademian ĉarmon, kaj kleruloj -- pro tio, ke ili povas aprezi ĝiajn filozofion kaj saĝon en la homa vivo.

Per alta traduka arto, modernaj E-lingvaĵoj, varia E-vortordo kaj vivaj E-esprimoj, Laŭlum vivece kaj trafe esperantigis la fantaziajn, komplikajn kaj aventurplenajn rakontojn, dialogojn de la personoj kun specialaj trajtoj kaj riĉaj vivogustoj, longajn kaj kurtajn poemojn, kaj ĝin faris bela E-literaturaĵo.

La nomo de la personoj en la romano havas propran signifon kaj bone akordiĝas kun ties figuro kaj karaktero. Por konservi ilian propran koloron en la tradukaĵo, Laŭlum esperantigis ilin laŭ ilia originala senco, ekz., Simio Sun, Porko Bajie, la Bonzo Sablo kaj la nomojn de monstroj kaj demonoj.

La majstreco de Laŭlum brilas en tio, ke li plenumis la mision de Esperanto -- faciligi la internacian interkomunikadon, esperantigante la klasikan ĉinan verkon. En la E-versio de Pilgrimo al la Okcidento la Esperanta lingvo estas bela kaj viva, sed tute simpla kaj facile komprenebla, precipe la longaj kaj kurtaj poemoj estis lerte kaj preskaŭ perfekte esperantigitaj kun ritmo kaj rimoj, konformaj al la originalo en senco kaj spirito.
La ĉina lingvo estas patrina lingvo de Laŭlum. Li ne nur estas sperta en la ĉina lingvo, sed ankaŭ bone studas la klasikan ĉinan literaturon. Dank’ al tio kaj referenco al la angla versio, lia E-traduko de Pilgrimo al la Okcidento estas fidela al la originalo.

Fakte, en multaj poemoj sin kaŝas karakteriza formo de la popola tradicia kant-rakonta folkloro de Ĉinio. Por ke ili pompu ankaŭ en la E-versio, Laŭlum, sperta en verkado kaj tradukado de poemoj, uzis sian energion unue al traduko de la poemoj. Li kopiis ilin aparte kaj cerbumadis pri ilia tradukado eĉ sur lito en hospitalo. Li uzis 3 jarojn por esperantigi la romanon, el kiuj ĉ. 2 jaroj estis por traduki la poemojn.

Laŭlum esperantigis ĉiujn poemojn en la romano laŭ la Esperanta metriko, la traduka lingvo estas viveca, preciza, simpla, facile komprenebla kaj fidela al la senco kaj spirito de la originalo. Tio manifestas la talenton de Laŭlum pri esperantigo de poemoj.

En la aĝo de 25 jaroj mi eklernis Esperanton en la E-kurso gvidata de Laŭlum kaj aparte interesiĝis pri tradukado. Lin respektegis mi kaj miaj kunlernantoj pro liaj erudicieco pri literaturo, riĉaj scioj pri kaj alta nivelo de Esperanto. Kaj en la aĝo de pli ol 52 jaroj, mi havas honoron esti inter la unuaj legantoj de lia E-versio de Pilgrimo al la Okcidento. Dum legado mi ne nur ĝuis belan kaj vivecan Esperanton, sed ankaŭ admiris lian perfektan esperantigon de la poemoj. Sekvante la intrigojn de la romano, mi foje ekflamis de kolero, foje falis en teruron kaj foje ne povis min deteni de rido...

Mi opinias, ke lia E-versio taŭgas por diversnivelaj esperantistoj, inkl. de komencantoj. La lastaj tute povas ĝin kompreni kun helpo de malgranda vortaro. Lasu nin ĝui tiun ĉi klasikan ĉinan literaturaĵon, legante la majstran esperantigon de Laŭlum. Por koni ĉinajn historion, socion kaj popolan vivon, bonvole vin turnu al la E-versio de Pilgrimo al la Okcidento, kies rakontoj estas tiel interesaj kaj allogaj, kaj poemoj tiel belaj, ke vi certe ne volos halti en la legado.

Pilgrimo al la Esperantujo