Unua paĝo >> Esperantujo >> E-libroj


Ekregu Esperanton tiel perfekte kiel vian gepatran lingvon per Vojaĝo en Esperanto-lando

de LIU ZIJIA

Kovrilo de Vojaĝo de Esperanto-lando

Boris Kolker. Vojaĝo en Esperanto-lando: Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Tria eldono reviziita, kun indekso de nomoj, riĉe ilustrita. Eld. Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 2005, 280 paĝoj. ISBN 92 9017 088 3.

Enhavo de Vojaĝo de Esperanto-lando

Tuj kiam mi unuafoje ekvidis la libron Vojaĝo en Esperanto-lando, mi ekamis ĝin, same kiel knabino enamiĝas al sia amato je la unua rigardo.

Verkita de Boris Kolker, Vojaĝo en Esperanto-lando estas perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Ĝi konsistas el pli ol 100 tekstoj – rakontoj, poemoj kaj artikoloj, kaj estas dividita en 26 lecionojn, kiuj enhavas meze po kvar tekstojn kun abundaj komentoj kaj lingvaj ekzercoj.

La unua eldono de la libro aperis en Moskvo en 1992; la dua - en Roterdamo, en 2002.  Iuj lecionoj estas enretigitaj. Plejparto de la libro estas tradukita en la japanan lingvon.  Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) produktis kompaktan diskon kun voĉlego de la libro.

Boris Kolker en la 87-a UK

Naskiĝinta en 1939, Boris Kolker estas instruisto de lingvoj kaj tradukisto. Rusiano kaj iam sovetiano, ekde 1993 - usonano. Doktoro pri lingvoscienco, li verkis disertacion esperantologian. Aŭtoro de tri Esperanto-lernolibroj (la aliaj du libroj estas Esperanto en 16 Tagoj kaj Lernolibro de la Lingvo Esperanto en la rusa lingvo), interlingvistikaj artikoloj kaj recenzoj. Membro de la Akademio de Esperanto. Honora Membro de UEA. Kunredaktoro de la internacia gazeto "Monato". Dum du jardekoj li gvidis amasan korespondan kurson en Rusio, en kiu diplomiĝis preskaŭ 900 personoj. Nun gvidanto de la Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK) . Li prelegis kaj publike parolis en pluraj Universalaj Kongresoj de Esperanto (ekde la 48-a UK en la jaro 1963). Dum la 89-a UK en Pekino li gvidis du seminariojn en la Kleriga Lundo.

Laŭ la antaŭparolo, la libro celas perfektigi krean lingvoregadon, prezenti en facile digestebla formo la Esperantan kulturon kaj igi la vivon de Esperanto-kluboj multe pli varia kaj interesa. Sed tio ne estas ĉio. "Vojaĝo" instigas aĉetadon kaj legadon de bonaj libroj kaj klare nomas tiujn librojn. Ĝi preparas la studanton por la internaciaj ekzamenoj. La ekzercoj en la "Lingva praktiko" estas nebanalaj, ili evoluigas ĉe legantoj memstaran pensadon kaj imag-povon. Tiu neordinara lernolibro trejnas la studantojn por ke ili fariĝu kompetentaj kursgvidantoj, klubestroj, prelegantoj, redaktoroj, verkistoj, tradukistoj, lingvaj reviziantoj, esploristoj, aktivuloj kaj gvidantoj de landaj kaj internaciaj Esperanto-organizaĵoj.

En la Imperiestra Palaco

Antaŭ ol verki tiun ĉi artikolon, mi korespondis kun Boris Kolker, kiu liveris al mi abundajn rilatajn materialojn pri la libro. Mi ankaŭ petis lin skribi ion por nia reta revuo El Popola Ĉinio; jen lia respondo:

Estas por mi granda plezuro alparoli ĉinajn kaj alilandajn legantojn de El Popola Ĉinio, unue, ĉar antaŭ jardekoj mi estis loka peranto de tiu revuo; kaj due, ĉar mi konservas varmajn rememorojn pri la 89-a Universala Kongreso de Esperanto, pri Pekino kaj pri ĉinoj – esperantistoj kaj neesperantistoj. Estas mia revo, ke mia libro kontribuu al plialtigo de lingva nivelo en Esperantujo kaj speciale de ĉinaj esperantistoj, kiuj ludos ĉiam pli gravan rolon en Esperantujo. Kaj por la fino – citaĵo el la Antaŭparolo:

Boris Kolker en la 89-a UK

“La homo, kiu perfekte regas Esperanton, profunde konas ĝiajn kulturon kaj idearon, neniam forlasos Esperanto-landon. Statistika esploro montris, ke esperantistoj vivas pli longe ol averaĝaj socianoj: do Esperanto estas eliksiro de longviveco. Ni vivu longe kun Esperanto kaj Esperanto vivu ĉiam kun ni!”

Ni dankas Boris Kolker pro lia kontribuo al nia Esperantujo kaj gratulas pro la apero de la tria eldono de Vojaĝo en Esperanto-lando.

Opinioj pri Vojaĝo en Esperanto-lando

Ligoj pri Vojaĝo en Esperanto-lando