|    Kantoj 
              de Anteo. Mao Zifu. Novjorko: Mondial, 2006. 259 p. 22 cm. ISBN 
              1595690441. Prezo: € 17,10 
             de 
              Baldur Ragnarsson 
             Du literaturaj eventoj elstaras en la 
              historio de Esperanto en la jaro 2006: la traduko de Humphrey Tonkin 
              de La Vintra Fabelo de Shakespeare (kiu sekvis lian tradukon 
              de La Vivo de Henriko Kvina antaŭ tri jaroj) kaj originala 
              poemaro de ĉina poeto, Mao Zifu, Kantoj de Anteo. Pri ĉi 
              tiu dua evento mi havas la honoron diri kelkajn vortojn.  
            Mao Zifu naskiĝis en 1963, studis matematikon 
              en universitato en la Hunan-provinco kaj komencis instrui en mezgrada 
              lernejo en 1984. En marto 1985 li paraliziĝis pro trafik-akcidento 
              kaj estas ligita al rulseĝo ĉiam poste. En la sekva jaro li eklernis 
              Esperanton, kion li rigardas providenca. La skizo, kiun la poeto 
              donas pri sia vivo en la libro, estas kortuŝa en sia mallongeco. 
              Nudaj substantivoj: Destino. Fatalo. Rezignacio. Providenco. 
              Scivolemo, diras multon pri liaj sintenoj al siaj vivstatoj 
              kaj okazoj. Plej rivela estas jena komento: Verkisto/versisto. 
              Tempopasigo. "Tempopasigo" - certe jes, sed ne nur 
              tio, ĉar samtempe la poeto, ŝtupon post ŝtupo, konstruis eksterordinaran 
              verkon anime terapian por si mem, sed ankaŭ arte evoluigan por la 
              kultura stato de nia literaturo. Sur la tereno de poezio mi ne konas 
              ion kelkiome kompareblan laŭ persona sinprezento kaj temara amplekso, 
              krom eventuale la Eroj de Marjorie Boulton, teknike tamen 
              kontraste malsimilan al la Kantoj. Boulton estas dediĉita 
              al la tradiciaj rimedoj de piedversado kaj rimoj, Mao Zifu uzas 
              plejparte liberajn, senrimajn versojn. Tamen rimitaj poemoj troveblas 
              en lia libro, eĉ unu alte arta sestino.  
            Ne estas tute klare, kiam Mao Zifu komencis 
              verki, verŝajne sufiĉe baldaŭ, ĉar liaj poemoj komencis aperi en 
              Esperantaj revuoj nur kvar jarojn post lia eklerno de la lingvo. 
              Ĉi tie estas nepre menciinda lia eksterordinara scio de Esperanto, 
              fojon post fojo oni miregas pri lia enciklopedia kono pri la vort-trezoro 
              de la lingvo; por legi multajn el liaj poemoj oni devas teni ĉemane 
              nian plej grandan vortaron. Legante ekzemple lian longan poemon 
              tiujn jarojn mi faris por mi glosaron de pli ol tridek 
              vortoj, kiujn mi fakte ne, aŭ nur nebule, konis malgraŭ miaj pli 
              ol kvindek jaroj da esperantisteco! Temas plejparte pri specifaj 
              vortoj kiel ekzemple toporo, ŝuŝi, viatiko, placebo, ktp. 
              Tio, agnoskinde, povas iom ĝeni fluan legadon kaj prokrasti komprenon 
              de la poetaj vizioj, -- jen io simila al la uzado de specifaj vortoj 
              ĉe Rimbaud, kio okaze faras ĉi ties viziojn malfacile kompreneblaj. 
             Mi menciis Rimbaud, fakte la poezio de 
              Mao Zifu estas unika en la Esperanta literaturo, simile kiel estas 
              unika en la franca la poezio de Arthur Rimbaud. Komparo rivelas 
              interesajn paralelojn, kaj ne nur la menciitan, sed ja ankaŭ diverĝojn, 
              en iliaj klopodoj akordigi la fekundecon de siaj mensoj al vizioj 
              de universa amplekso. Ambaŭ poetoj montras simbolismajn kaj superrealismajn 
              trajtojn, kiuj disfoje faras iliajn poetikajn viziojn nefacile alireblaj. 
              Koncerne simbolismon la lingva uzo de la du poetoj tamen neniel 
              konformas al la tradicia karaktero de la tiel nomita simbolismo, 
              kiu inklinas al oblikva aŭ vualita semantiko. Substanca, konkreta 
              figurado karakterizas la poezion kaj de Mao Zifu kaj de Rimbaud. 
              Iliaj superrealismaj tendencoj sin manifestas en lingvokonscia celado 
              liberigi la menson el la katenoj de racio. La vizioj rezultintaj 
              el tiaj klopodoj estas tamen diferencaj: Rimbaud revis pri ĉiaj 
              imagitaj, fantaziaj pejzaĝoj en siaj alparoloj al la "mondo". 
              Sed al mi ŝajnas, ke malgraŭ abunda uzado de metaforoj, ofte eksterordinaraj, 
              en siaj vizioj, Mao Zifu neniam perdas sian firman tenon al realaĵoj. 
              La senindulga konkreto de liaj devigaj cirkonstancoj ja klare konstateblas 
              en lia poezia kreado. Tamen, kiel Miguel Fernández prave diras en 
              sia bonega kaj simpatia antaŭparolo, la malfacilaj vivkondiĉoj de 
              la poeto neniel sin atestas en memkompato. Tute kontraŭe, la poeto 
              forrifuzas ĉiajn "alvokojn al larmado" kaj kuraĝe kaj 
              plenfide sin donas al eksterordinare varia esplorado de vizioj, 
              kie lia originala pensado kaj liaj superaj scioj pri mitologioj, 
              religioj, filozofio kaj poetiko povas evolui al ĉiam novaj eltrovoj. 
              Lia karakteriza metodo en tiu esplorado estas uzi streĉitajn imagojn 
              kaj bildojn, ofte sinsekvajn, sen rekoneblaj rilatoj al agnoskita 
              logiko. Tiu metodo ja ofte devigas la leganton rearanĝi siajn ordinarajn 
              pensokutimojn, kio povas facile bremsi aŭ eĉ provizore bari lian 
              pluiron tra la universoj de Mao Zifu. Ĉi tie validas la konsilo 
              mediti senhaste ĉiun novan bildon kaj tiel provi konstati kaj fine 
              agnoski ĝin kiel memstaran etan universon dependan de sia propra 
              interna logiko. Almenaŭ tiel mi mem provis fari kun, laŭ mi, akcepteblaj 
              rezultoj. Ĉe tia trairo de tuta poemo ĝia seriozo sin liveras, se 
              ne ĉiam revelacie, do almenaŭ kontentige malkovre. Jorge Camacho 
              en sia recenzo (legebla en la ret-revuo Libera Folio), sekve de 
              sia eldiro pri la universaleco de la poezio de Mao Zifu, sugestas, 
              ke eblus traduki, koncede "per diabla cerbostreĉo", liajn 
              poemojn en kiun ajn lingvon "sen aprezebla estetika perdo". 
              Nu mi provis pruvi tion elflanke de la islanda lingvo, tradukante 
              lian poemon tiam. Sombra poemo ĝi estas, plena de frapaj, ofte kruelaj 
              bildoj. Jen ekzemplaj versoj el la 34-versa poemo: 
             frakasas homoj bronzfigurojn 
             de siaj antaŭuloj kaj per 
             tiuj peceroj sub piedoj 
             sin plialtigas… sur riveroj 
             bebaro forlasita drivas... 
             bruteskaj homoj prenas sian 
             larmon kiel vinon... 
             eltiras siajn ostojn por 
             plektadi vantajn glor-girlandojn... 
             Mi instigas al tiaj traduk-provoj, la 
              sperto rivelas multon. 
             Ne eblas en mallonga recenzo kontentige 
              pritrakti la grandan poemlibron de Mao Zifu, parte ornamitan per 
              artaj desegnaĵoj de la aŭtoro. Mi nur aldonu, ke la libro estas 
              dividita en kvar partojn, kies lasta estas inspirita de la antikva 
              ĉina libro de aŭguroj Yi Jing (I Ching), Ŝanĝiĝoj, 
              klasika verko de la konfuceanismo. Tiu ciklo konsistas el 64 poemoj, 
              konformaj al la strukturo de tiu praĉina libro. En tiuj poemoj la 
              poeto interpretas laŭ sia kontempla maniero, la "efemeran vivon 
              kaj eternan universon", kiel klarigas en simpatia prefaco Shi 
              Chengtai, la redaktoro de la revuo Penseo, kie siatempe 
              aperis la unuaj poemoj de la poeto.  
            Kantoj de Anteo estas verko de 
              homo, kiu, almenaŭ parte, sin identigas kun la mitologia giganto 
              Anteo, filo de la Tero mem, kies nevenkeblon en luktoj li dankis 
              al konstanta refortigo fare de la patrino. Heraklo tamen sukcesis 
              lin venki, levinte lin aeren, ekster tuŝiĝon ĉe la tero. Mao Zifu 
              suferis venkon super siaj korpaj fortoj, sed ne super sia spirito. 
              Lia spirito prenis la rolon de Gea, la Terpatrino, restarigis Anteon, 
              refortigis Anteon, faris Anteon denove nevenkebla. Kiel tia li proponas 
              sian poezian potencon al pluevoluigo de la literaturo de la internacia 
              lingvo Esperanto.  
            (el "Esperanto") 
            Koncerna 
              artikolo: 
            Kantoj 
              de "Anteo sur rulseĝo" — Poemoj de Mao Zifu eldonitaj 
              en Novjorko 
            
            
            
            
            
            
            
            
             |