Unua paĝo >> Homaro kaj Naturo >> Amikoj de la naturo


Wang Yongfeng, brava alpisto de Ĉinio

de ZUO YAN

Multaj homoj ŝatas montgrimpadon, sed malmultaj prenas montgrimpadon kiel sian vivcelon. Wang Yongfeng, fama alpisto kaj estro de la Ĉina Montgrimpa Taĉmento ja estas unu el tiuj malmultaj homoj. Li kaj liaj grupanoj fariĝis la unuaj ĉinoj, kiuj surgrimpis ĉiujn plej altajn mont-pintojn sur la sep kontinentoj de la mondo, dum 11 jaroj en la 80-90-aj jaroj de la pasinta jarcento.

Montama knabo

Wang Yongfeng naskiĝis en Ji'ning de Interna Mongolio en 1963. En infaneco, li estis ludema, sed malsame ol aliaj infanoj, li ŝatis distri sin sur monto. Tio ege miris la gepatrojn. Wang ŝatis grimpi kaj rigardi montojn kaj estis ravita de surmontaj arbaroj, birdoj kaj petolaj bestetoj.

Vintre en Ji'ning la temperaturo ofte estas -30ºC. En vintra ferio kiam Wang Yongfeng vizitis la trian klason en elementa lernejo, ideo venis al lia patro, ke la filo sin ekzercu per longa kurado.

La patro diris al Wang Yongfeng: “Ekde hodiaŭ, ĉiutage vi ekzercu vin per longa kurado kaj lavu vin per malvarma akvo. Vera viro faros grandan aferon. Se vi ne havas firman volon kaj fortan korpon, kiel vi povos sukcesi en tio. Longa kurado kiel montgrimpado povas hardigi vian volon. Ĉu vi volas persiste fari tion?” Wang kapjesis.

De tiam li kuris 4000-5000 metrojn ĉiumatene.

Kiam Wang lernis en mezlernejo, la instruisto trovis, ke li estas moviĝema kaj petola, tamen tre saĝa. Post kiam Wang gajnis la duan lokon en lernokonkurso, la instruisto ĝoje diris al li: “Wang Yongfeng, vi estas saĝa, kaj vi povas atingi pli grandan sukceson, se vi diligente klopodos!”

Aplaŭdo de la instruisto multe kuraĝigis lin kaj donis al li memfidon. Wang fariĝis pli lernema kaj diligenta. Pro tio liaj gepatroj ege ĝojis. Post lecionaj horoj, Wang persistis en longa kurado kaj montgrimpado, ĉar li pli kaj pli profunde enamiĝis al montoj.

Junulo kun vasta animo de monto

Pro amo al montoj, Wang sin anoncis por studi en la Wuhan-a Geologia Instituto. Iuj diris, ke estas penige studi geologion, ĉar geologoj devas labori ofte sub la ĉielo. Sed Wang amas la naturon kaj ĝian vastan animon. Li pensis, ke vizito al la Geologia Instituto ebligos al li pli multe kaj pli intime kontaktiĝi kun la naturo, sed li tute ne atendis, ke li fariĝos alpisto.

En la Wuhan-a Geologia Instituto, pliprofundiĝis lia amo al montoj. Wang ĉiam opiniis, ke montgrimpado estas pli bona metodo por hardigi sian volon. Se oni povas elteni tian provojn, kion alian oni ne povas fari? En la tria studjaro en la instituto, Wang aliĝis al la montgrimpa grupo de la instituto.

En 1984, la montgrimpa grupo de lia instituto kaj japana montgrimpa grupo kune surgrimpis la duan montpinton de Anyemaqen. Post tio oni planis fari la celebradon en Pekino. Tio ja estis granda honoro kaj malofta ŝanco por studento en altlernejo. Bedaŭrinde, antaŭ la ekveturo al Pekino la grupestro malsaniĝis kaj iu el la grupo devis resti por flegi lin. Tiam Wang diris: “Lasu min resti!” La estro diris: “Wang Yongfeng, vi, kiel sukcesinto de la montgrimpado, devas iri al Pekino por ricevi la premion.” Wang diris kun rideto: “Ne gravas, estos multaj ŝancoj al Pekino!” Tiel, kiam la aliaj ĝuis florojn kaj aplaŭdon en Pekino, Wang restis ĉe sia instruisto kaj flegis lin en hospitalo unu monaton. Tio ege kortuŝis la instruistojn. Poste la instituto rekomendis Wang, kiam la ŝtata montgrimpa taĉmento elektis alpistojn en la instituto, ĉar Wang havis ne nur fortan korpon, sed ankaŭ bonkorecon kaj grandan animon.

Fronte al vivdanĝero, nenia bedaŭro

El montgrimpado de Wang, la plej neforgesebla por li estis la unuafoja grimpado de Ĉomolangma kune kun alpistoj de Taiwan en 1993. Tiufoje Wang spertis grandan vivdanĝeron.

Unu tagon antaŭ grimpado de la montpinto, kiam alpistoj ekpaŝis de la kampadejo n-ro. 6 8300 metrojn super la marnivelo al la sturma kampadejo, grupano de Taiwan sekvanta Wang eluzis sian oksigenon. Li ne havis forton por plu grimpi. En tia situacio cedi oksigenon al alia signifas elekti riskon. Malgraŭ tio, Wang donis sian oksigenan botelon al tiu ĉi Taiwan-a alpisto.

Venis tempo sturmi la montpinton. Pro manko de oksigeno, la dekstra okulo de Wang subite ne povis klare vidi, kiam ili proksimiĝis al la “dua ŝtupo”. Per unu okulo, li ne povis ĝuste mezuri kaj riski fali de sur la monto pro mispaŝo. “Mi nepre ne forlasu la ŝancon grimpi sur la montpinton kaj preferu morti sur la pinto”, li pensis. Finfine, Wang surgrimpis la plej altan montpinton de la mondo, malgraŭ ke li perdis la vidon je unu okulo.

Li estis elĉerpita sur la montpinto. Tibeta alpisto vidis, ke Wang eluzis sian oksigenon kaj donis al li la sian. Pro manko de oksigeno Wang faligis la oksigenan botelon de sur la monto. Sen oksigeno kaj kun vido de nur unu okulo, Wang iom post iom postiĝis de siaj kolegoj kaj kun granda malfacilo reiris.

La “dua ŝtupo” de Ĉomolangma estas krutaĵo kun 90 gradoj. Wang zorgeme kroĉis al ĝi mallevigilon kaj descendis laŭ ĝi. Subite pro mispaŝo li falis kun la kapo malsupren. Wang instinkte kaptis la ŝnuron kaj haltigis la falon, sed li pendiĝis en la aero kun la kapo malsupren.

Wang baraktis en la aero, fine, li returnis sin kun la kapo supren. Wang murmuris en si, ke li nepre atingu la kampadejon n-ro. 7, alie survoje li mortos de frosto. La irado malsupren estis ege malfacila. Li uzis 4 horojn por atingi la montpinton de la loko je 8700 metroj super la marnivelo, sed en 7 horoj li ankoraŭ ne revenis al la sama loko. Subite li vidis antaŭ si ruĝan ŝtofon flirtantan en vento. Jen kampadejo 8600 metrojn alta super la marnivelo. En la kampadejo li trovis tri duonbotelojn da oksigeno kaj plenforte enspiris. En la tiea tendo li tranoktis sendorme, turnantate de malsato kaj malvarmo.

28 horoj pasis post kiam la ĉefstabejo perdis la informon pri Wang. Ĝi sendis savantojn por serĉi lin. Je la duono de la deka en la sekvanta mateno, ruĝa punkto aperis en vidkampo de la teleskopo. Jen Wang, kiu elgrimpis el la kampadejo n-ro. 7. Gajaj krioj regis la ĉefstabejon. Wang estis savita kun kosto perdi tri piedfingrojn.

En 1994, Wang kaj Li Zhixin , lia kunlernanto kaj kolego de la Ĉina Montgrimpa Taĉmento konkeris Akonkagvon, la plej altan montpinton de Andoj en Sudameriko.

En 1998, Wang kaj Li surgrimpis Kilimanĝaron, la plej altan montpinton de Afriko.

En 1999 Wang kaj Li preparis sin por konkeri Carstensz Pyramid, la plej altan montpinton de Oceanio. Por tio, ili atendadis proksimume du jarojn. Por konkeri tiun montpinton ankaŭ Patrick Alan Morrow de Kanado, kiu la unua en la mondo, surgrimpis la plej altajn montpintojn sur la sep kontinentoj, atendis 17 monatojn.

Ĝenerale oni konsideras, ke konkeri Carstensz Pyramid estas pli facile ol konkeri Elbruson, la plej altan montpinton de Eŭropo, tamen la tekniko de grimpado de Carstensz Pyramid estas pli komplika ol tiu de Ĉomolangma. Tial la du alpistoj uzis 16 horojn por surgrimpado kaj descendo de la montpinto, kvankam la du montpintoj havas altecon malsaman nur je 700 metroj.

Wang Yongfeng realis ĉiujn siajn celojn en 11 jaroj: konkeri Ĉomolangma, la plej altan montpinton de Azio en 1988, Vinson Massif, la plej altan montpinton de Antarkto en 1988, Mckinley, la plej altan montpinton de Nordameriko en 1992, Akonkagvon, la plej altan montpinton de Sudameriko en 1995, Elbruson, la plej altan montpinton de Eŭropo en 1997, Kilimanĝaron, la plej altan montpinton de Afriko en 1998, kaj Carstensz Pyramid, la plej altan montpinton de Oceanio en 1999. Malgraŭ ĉio tio, Wang Yongfeng ne haltis antaŭ la floroj kaj aplaŭdoj. Li serĉas novan celon por plemuni ĝin.

Montoj konkeritaj de Wang Yongfeng:

Montpinto Anyemaqen II, 6268 m, en 1984

Montpinto Naimona Nyi, 7694 m, en 1985

Montpinto Kangri, 7554 m, en 1986

Montpinto Vinson Massif, 5140 m, en 1987

Montpinto Ĉomolangma, 8848.13m, en 1988

Montpinto Zangtse-Bei, 7543 m, en 1989

Montpinto McKinley, 6195m, en 1992

Montpinto Ĉomolangma, 8844.43 m, en 1993

Montpinto Akonkagvo, 6962 m, en 1994

Montpinto Qungmogangze, 7048 m, en 1996

Montpinto Elbruso, 5633 m, en 1997

Montpinto Kilimanĝaro, 5963 m, en 1998

Carstensz Pyramid, 5030 m, en 1999

Montpinto Yuzhu, 6178 m, en 1999

Montpinto Zangtse-Bei, 7543 m, en 2000

Montpinto Yuzhu, 6178 m, en 2001

Montpinto Muztagata, 7546 m, en 2001

Montpinto Kilimanĝaro, 5963 m, en 2002

Montpinto Mckinley, 6195 m, en 2002

Montpinto Shisha Pangma, 7292 m, en aŭgusto de 2002

Montpinto Ĉomolangma, 8844.43 m, en aprilo-majo de 2003