Unua paĝo >> Homaro kaj Naturo >> Amikoj de la naturo


Alpismo – mia kariero
-- Pri ĉina alpisto Li Zhixin

de ZUO YAN

Pri alpismo Li Zhixin, konstanta vicprezidanto de la Ĉina Alpisma Asocio, ŝatas diri: “Mi alte taksas mian vivon kaj pretiĝas alfronti diversajn mortajn danĝerojn. Ĉiufoje mi alpismas kun plena memfido kaj opinias ĉiam, ke mi povas venki ĉiujn malfacilojn dank' al miaj kapablo kaj tekniko...”

Post diplomiĝo el la Wuhan-a Geologia Instituto, Li Zhixin aliĝis al la Ĉina Ŝtata Alpista Taĉmento. Dum la 11 jaroj de 1988, kiam li sukcese grimpis sur la plej altan montpinton de la mondo Ĉomolangma je 8848.43 m. super la marnivelo, ĝis 1999, kiam li ating is la plej altan montpinton de Oceanio Jaya je 5030 m. super la marnivelo, li realigis sian deziron surgrimpi la plej altajn montpintojn de la 7 kontinentoj de la mondo. Li kaj lia kolego Wang Yongfeng fariĝis la unuaj ĉinoj, kiuj surgrimpis la plej altajn montpintojn de la 7 kontinentoj de la mondo. En 2002 Li Zhixin estis elektita kiel prezidanto de la Komitato de la Azia Alpisma Asocio kaj en septembro de 2005 li reelektiĝis kiel ĝia prezidanto por la periodo de 2006-2008.

Aranĝo de la sorto

En 1975 la Ĉina Alpisma Taĉmento refoje surgrimpis Ĉomolangma. Tion raportis ĵurnalo kun la titolo “Pino sur Ĉomolangma”. Rememorante pri tio Li Zhixin diris: “Tiam la raporto donis al mi la impreson, ke alpismado estas sankta kaj ke alpistoj ja estas pinoj. Sed tiam mi ne atendis, ke mi fariĝos tia kiaj ili.”

Li Zhixin naskiĝis en Dalian, urbo ĉe Bohai-maro. En lia hejmloko ne estas montoj, sed nur montetoj, kies danĝeraj krutaĵoj altas nur dekojn da metroj.

En 1980, kiam li partoprenis en ekzameno por eniri en altlernejon, Peng Jiamu, vicdirektoro de la Xinjiang-a Filio de la Ĉina Akademio de Sciencoj, perdiĝis dum scienca esplorado en Lop Nur en orienta parto de la dezerto Taklimakan en Xinjiang. Tio mirigis Li Zhixin kaj li ne povis imagi, kiom granda estas la naturo. Kun granda respekto al Peng, li sin anoncis al la ekzameno por eniri en la Hidrologian Fakultaton de la Wuhan-a Geologia Instituto.

En la instituto li distingiĝis per sia talento en kurado. Ĉiumatene li kuris ĉirkaŭ la instituto. Dum la kurado li konatiĝis kun Wang Yongfeng.

Iutage en lia tria lernojaro en la instituto, kiam li manĝis en la manĝejo, Wang Yongfeng venis al li por informi, ke la instituto fondis alpistan taĉmenton, kaj demandis lin, ĉu li volas aliĝi. Li Zhixin ĝoje jesis.

Sed la taĉmento varbis anojn nur inter studentoj el la geologia, minerala kaj aliaj fakultatoj rilataj al laboroj sur altaj montoj, sed ne inter tiuj el la hidrologia fakultato. Wang Yongfeng estis membro de la taĉmento kaj li informis al Li Zhixin, ke la instituto elektis 24 studentojn el kelkcent kandidatoj, sed pro retiriĝo de iu instruisto el la taĉmento, en ĝi estis vaka loko. Laŭ lia sugesto Li Zhixin venis al la hejmo de instruisto Ji kaj rekte diris al li, ke li volas aliĝi al la alpisma taĉmento. Instruisto Ji faris sciencan esploradon plurjare en la instituto kaj ankaŭ estis sperta alpisto. Li demandis Li Zhixin, kial li ŝatas montgrimpi.

Li Zhixin respondis senpripense: “Unue, mi amas montgrimpadon”. Li opiniis, ke tio estas grava argumento por konvinki la instruiston. “Due, mi scias la japanan lingvon. Mi aŭdis, ke oni kunlaboros kun japana alpista taĉmento kaj trie, mi venis de nordorienta Ĉinio kaj ne timas froston.”

Post jeso de instruisto Ji, Li Zhixin akiris konsenton de la fakultata gvidanto.

Ekspedicio ne estas blinda risko

Li Zhixin diris, ke por alpisto monto havas alvokon nerifuzeblan. “Mi prenas alpismadon kiel noblan karieron kaj senkondiĉe min dediĉos al ĝi.”

Senĉese fari ekspedicion estas eterna spirito de la homaro. Al tiu spirito dankas la homaro pro la hodiaŭa civilizacio. Multaj homoj kvankam oferis sian vivon dum esplorado pri la naturo, sed lasis al posteuloj valoran fortunon.

Laŭ Li Zhixin, montgrimpado estas ekspedicio, sed ne blinda risko. Antaŭ ol montgrimpado, li ĉiam faras sufiĉan preparadon.

Dum montgrimpado Li Zhixin ofte estis trafita de ventego, lavango, falado pro mispaŝo, vundiĝo de frosto kaj vojperdo, sed feliĉe li eskapis ĉiujn danĝerojn.

Apartaj travivaĵoj

En grimpado sur la monto A'njemaĉen en Qinghai en 1984, Li Zhixin kaj liaj kolegoj renkontis lavangon. Taĉmentestro Zeng Shusheng kaj trejnisto Chen Jianjun grimpantaj la unuaj estis kovritaj de dika tavolo da neĝo. Li Zhixin, Wang Yongfeng kaj aliaj tuj hastis al ili. Post intensa fosado ili estis savitaj. Chen Jianjun plurfoje rakontis sian senton sub neĝo: Varmo de la tuta korpo ŝpruce vaporiĝis, kaj la korpo malvarmiĝis kaj malmoliĝis, poste li subite sentis, ke la korpo fariĝis malpeza kiel fumo ŝvebanta al fora kaj vasta obskuro... Li diris, ke tio estas morto.

Ankaŭ Li Zhixin riskis morton en grimpado de Ĉomolangma. Kiam li suprengrimpis de la dua ŝtupo, ĉiu paŝo por li estis ege malfacila kaj ĉiu mispaŝo kaŭzus al li falon de la alteco je 8700 m super la marnivelo al la loko je 6000 m. Li senĉese atentigis sin: “Atenton, atenton, grandan atenton!” Fine li venkis la malfacilegojn kaj surgrimpis la supron de Ĉomolangma.

Li Zhixin diris: “Dum montgrimpado mi plurfoje vagis inter morto kaj vivo. Pro tio mi tute neglektis gloron kaj profiton en la vivo. Kio povas min venki, post kiam mi venkis la morton?

“Individua homo estas malgrandega antaŭ la naturo, sed kolektivo povas venki malfacilojn neimageblajn. Homo estas kaj malgrandega kaj grandega.

“Ĉiufoje, kiam mi foriris al montgrimpado, miaj familianoj maltrankviliĝis por mi kaj ankaŭ mi zorgas pri ili. Tia zorgo estas bela rememoro. Miaj familianoj kaj amikoj maltrankviliĝis pri mi kaj multe kontribuis por mi, kaj samtempe dividis mian ĝojon. Nur per pli bona plenumado de ĉiu ekspedicio, mi povas rekompenci ilin por iliaj prizorgo, subteno kaj maltrankviliĝo.”