Akupunkturo kaj mokso estas grava parto
de la ĉina medicino. Kaj kuracado per akupunkturo kaj mokso estas
efika, facila, malmultekosta kaj sekura. En la pasintaj kelkmil
jaroj ĝi iom post iom formis sisteman teorion, kaj oni akumulis
sufiĉe da spertoj en la klinikado. Nun ĝi evoluis de la klinika
kuracrimedo al speciala fako de medicino.
Origino
de akupunkturo
En la fora ŝtonepoko, kiam mano doloris,
oni sentis, ke la doloro mildiĝis de pikado de akra ŝtono al la
dolora mano. Tial oni akrigis ŝtonpecon kaj per ili faris masaĝon
por akceli cirkuladon de sango kaj kuraci malsanon.
Kun tempopaso la akupunkturaj instrumentoj
evoluis iom post iom de la ŝtonaj pecoj al la kupraj, oraj kaj arĝentaj
pingloj.
Mokso ekuziĝis en la fora tempo, kiam
oni faris fajron per ŝtonbatado. Virinoj, preparante manĝaĵojn,
sentis sin iom pli bona je la dolora parto pro varmo ĉe fajro. Inspirite
de tio oni iom post iom inventis mokson per drogherboj. La praktiko
pruvas, ke la aparta odoro de drogherboj kaj ekscito de varmo povas
reguligi fiziologiajn funkciojn kaj kuraci malsanojn.
Klinikado pruvas, ke akupunkturo kaj mokso
estas rapida, facila kaj efika kuracprocedo.
Akupunkturo
kaj mokso en la mondo
Almenaŭ
antaŭ 1400 jaroj la akupunkturo kaj mokso de Ĉinio kondukiĝis al
Japanio, en la 669-a jaro al Koreio, en la 9-a jarcento al arabaj
landoj kaj post la 13-a jarcento al aliaj landoj de Azio.
Laŭdire la akupunkturo kaj mokso de Ĉinio
estis diskonigita de itala Marko Polo en Eŭropo. Francio estas la
unua eŭropa lando, kiu ekstudis akupunkturon kaj mokson kaj fariĝis
studcentro de tiu fako en Eŭropo. Mondfama pentristo Picasso estis
kuracita per akupunkturo en Francio.
En la unuaj jaroj de la 19-a jarcento
usonanoj ekuzis la ĉinan medicinon. Dum vizitado de usona prezidento
Richard M. Nixon al Ĉinio, multaj usonaj medicinaj fakuloj en 1972
venis al Ĉinio por esplori aplikadon kaj kuracefikon de la akupunkturo.
Poste ili plurfoje vizitis Ĉinion por studo. Nun ĉ. 30 ŝtatoj de
Usono leĝe agnoskis la ĉinan akupunkturon.
Pikmanieroj
de la akupunkturo
Pikado
per delikataj pingloj estas ofte uzata metodo de la tradicia akupunkturo
de Ĉinio. Per tiuj ege delikataj pingloj oni pikas korpajn punktojn
de 14 kanaloj por helpi cirkuladon de ĉji-o kaj sango, kaj resanigi
funkcion de la internaj organoj.
La pingloj havas malsamajn longecojn kaj
dikecojn, kaj en klinikado estas ofte uzataj pingloj longaj je 25-75
mm dika je 0.32-0.38 mm. La mallongaj estas ofte uzataj por piki
malprofundan lokon de la haŭto kaj la longaj profundajn.
Ĝenerale tiuj pingloj estas faritaj el
rustimuna ŝtalo kun forteco kaj tenaceco.
Pikado per varmigita pinglo:
Oni varmigas pinglojn sur alkoholo-lampo
ĝis inkandeskeco kaj pikas malsanajn kaj rilatajn punktojn. Laŭ
stato de malsanoj oni pikas unu fojon ĉiutage aŭ 2-3 fojojn semajne,
kaj pli longa tempo de la pikado necesas por kuraci malnovan gravan
malsanon. Per tiaj pingloj oni pikas korpajn punktojn vertikale
aŭ oblikve kompreneble, evitante gravajn organojn kaj sangajn kanalojn.
Tiu akupunktura kuracado efikas por artroalgio,
apopleksio, doloro en dorso kaj talio, tusado pro patogena malvarmo,
kapdoloro pro ekzogena malvarmo kaj aliaj doloroj.
Rilata
artikolo:
Kiom
da specoj de malsanoj ĉina akupunkturo povas kuraci?
|