Antaŭ
nelonge membroj de Ŭonbulisma Esperanto-Asocio de Korea Respubliko
fondis Esperanto-dometon por esperantistoj en la urbo Iksan. Tie
ja estas la kuniĝa loko por geesperantistoj de la Ŭonbulisma Esperanto-Asocio
kaj membroj de la Korea Esperanto-Asocio. Ŭonbulisma
Esperanto-Asocio komencis aktivadon en 1980. Sed la membroj ne havis
propran kunvenejon. Ili ofte kunvenis en centra ŭonbulismo-oficejo
aŭ universitato Wonkwang. Dank' al la kunlaborado de esperantistoj
de Iksan, finfine ili havas propran kunvenejon. Nuntempe preskaŭ
90% de membroj de la Iksan-a Esperanto-Asocio estas ŭonbulanoj.
Ilia religia celo estas unuigi la mondon, kiu estas simila al la
idealo de Esperanto.
(Gloro)
|