"Ni ekbruligu
la flamon de Amikeco trans limoj. Ĝia lumo signifas justecon, fratecon,
pacon inter homoj kaj popoloj. Kaj por ke tiu flamo povu lumi pli
klare en la mondo, ni laboras por la disvastigo de la neŭtrala internacia
lingvo, Esperanto. En la servo de la nobla tuthomara kulturo ĝi
vivu, floradu kaj eligu la lumon de amikeco trans limoj."
Tiel Erik Carlén, antaŭ pli ol
36 jaroj anoncis la belan ideon pri la starigo de tiu ĉi grava jara
evento, kiu poste fariĝis tutmonda tradicio de la Esperanto-medio.
Al la origina ideo oni povas aldoni plurajn aliajn signifojn, laŭ
propraj vidpunktoj kaj sugestoj de la medio, sed la ideo pleje respegulas
la esencan fonon de nia lingvo internacia:
• egaleco inter homoj kaj nacioj;
• solidareco inter ĉiuj gentoj;
• respekto de homaj rajtoj.
Tamen, malgraŭ la dekomenca sukceso inter
ni esperantistoj, iom post iom, tiu ĉi celebrado fariĝis pli modesta,
malmulte ekspluatita, preskaŭ forgesita. Ĉu vere estas tiel? Donu
vi respondon. La plej agema kaj vigla grupo estis ĝis nun sendube
tiu de Loveno (Leuven) en Belgio, kiu ĉiujare organizas imponan
aranĝon kun subteno de la urba administracio. Petu sugestojn kaj
informojn al tiuj esperantistoj, ili estos kontentaj helpi vin.
Alia grupo kiu ĉiam organizas ion elstaran
estas tiu de Triesto (Italio), kiu ĉi-jare dum tiu semajno prezentos
"Kurta Kino Esperanto Festivalo"-n kaj la filmojn alvenintajn
el Italio, Ukrainio, Litovio, Kroatio; ĵurio kaj publiko voĉdonos
por la plej bonaj. Spektontoj, ankaŭ ne esperantistoj, estos bonvenaj.
Pluraj Esperanto-grupoj aranĝas komunan
vespermanĝon aŭ skribas bildkartojn al malproksimaj geamikoj, aliaj
organizas ekskurseton, aliaj donacas librojn al fora E-grupo. La
eblecoj ion fari estas abundaj, sufiĉas iom da bona volo. Bona,
eĉ bonega, ideo estus kolekti monon por financi la partoprenon de
junulo al TEJO-Kongreso en Vjetnamio aŭ al UK en Japanio.
Mi invitas vin ĉiujn partopreni en tiu
ĉi celebrado: bonvolu kontakti min -- se vi emas -- por peti informojn,
sugestojn, indikojn; mi estas je dispono. Kaj, se vi ion aranĝos,
bonvolu informi min kaj mi informos la aliajn, kiuj povos imiti
vin kaj ricevi instigon al simila agado.
Edvige Ackermann (Italio)
noredv CHE tele2.it
Komisiito de UEA pri SIA
(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)
|