|    Nova arkivejo 
              de Radio Vatikana, kun kelkcent elsendoj en Esperanto estas je via 
              dispono ĉe <http://www.radio-vatikana-esperanto.org/index.php>. 
             Maldekstre aperas resumo de la tri lastaj 
              elsendoj. Dekstre kompleta listo de la arkivitaj programoj kun ebleco 
              serĉi - laŭ dato (monato) kaj rubriko (evangelio, internaciaj informoj, 
              leterkesto...) - laŭ vortoj: ekz. tajpu 'Bartolomeo' en la fako 
              'serĉu vorton' kaj klaku sur 'EK' por listigi 8 elsendojn kie temas 
              pri la ortodoksa ekumena patriarko.
              Klako sur la "Aŭskultu/Elŝutu" 
              lanĉas simple la mp3 arkivon, kiu estos legata de via TTT-krozilo. 
             Rimarko: se la programo estas ankoraŭ havebla 
              en la oficiala retejo de Radio Vaticana, ĝi estas elŝutita de tie, 
              tiel ke la statistiko de la stacio registru vizitojn de esperantistoj.
             (Bruno Masala <amb@osiek.org>)
              
             
                |