La Ondo de
Esperanto organizis en 2006 la 9-an Internacian Fotokonkurson. Partoprenis
71 fotoverkoj de 20 aŭtoroj el Germanio, Finnlando, Italio, Kanado,
Kroatio, Nederlando, Pollando kaj Ruslando.
La 14-an de januaro 2007 la juĝkomisiono
anoncis la rezulton:
1-a
premio (€ 50 kaj abono de La Ondo de Esperanto):
Mauricio Bolesnik (Italio).
2-a
premio (€ 25 kaj abono de La Ondo de Esperanto):
Olga Sipovalenko (Ruslando) pro "Glaciaj
kaskadoj".
3-a
premio (abono de La Ondo de Esperanto):
Ronaldo Bijtenhoore (Nederlando) pro "Ventiladotuboj"
kaj "Marnebulo".
Laŭdaj
mencioj:
Mauricio Bolesnik (Italio);
Jessika Dehms (Germanio) pro "Ilekso
dum malvarma vintra mateno";
Adeltraut Henning (Germanio) pro "Stranga
frukteto";
Jurij Kajun (Ruslando) pro "Respegulo
de la alia mondo"; Alekseo Kozlov (Ruslando) pro "Mortmara
sunsubiro".
Speciala
premio (€ 50 kaj abono de La Ondo de Esperanto)
pro la plej bona foto pri la temo Naturo:
Alekseo Kozlov (Ruslando) pro "Papilietoj".
Laŭ la regularo de la konkurso, la organizantoj
ĝis la 31-a de decembro 2008 havas ekskluzivan rajton uzi ĉiujn
ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.
Vidu la rezultojn kaj fotojn de la pli
fruaj fotokonkursoj:
http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-fk.htm>.
Dankon al la partoprenintoj!
Gratulon al la laŭreatoj!
(Halina Gorecka, sekretario de la konkurso)
|