Antaŭtagmeze
de la 4-a de februaro, okazis en Pekino regula kunveno de la Pekina
Esperanto-Asocio (PEA). Ĝin partoprenis pli ol dek pekinaj esperantistoj
kaj japana esperantisto Ishii Nagato. La kunvenon prezidis Li Weilun,
prezidanto de PEA.
Dum la kunveno, estroj de grupoj de edukado,
arto kaj junulo sub PEA raportis pri la laboro de la grupoj en la
pasinta jaro, kaj elmetis planon por la kuranta jaro.
En 2006, PEA okazigis infanan Esperanto-kurson
en julio kaj Akademian Forumon pri Esperanto en decembro. La 7-an
de oktobro, PEA fondis artan grupon kaj la Pekinan Bazon por Esperanto-Instruado
de Infanoj. Oni faris propagandon pri Esperanto dum la Pekina Librofoiro
en somero kaj aŭtuno. Vicprezidanto Wang Yanjing kaj aliaj asocianoj
ĉeestis la 91-an UK en Italio; en aŭgusto, kelkaj membroj de PEA
partoprenis la 25-an Komunan Seminarion de Junaj Esperantistoj de
Ĉinio, Japanio kaj Koreio okazinta en Pekino kaj Chengde. Krome,
s-ro Li Weilun eldonis sian lernolibron "Moderna Esperanto
I" kaj okazigis E-kurson en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato.
Dum
la kunveno, ili diskutis laborplanon de ĉiuj grupoj en 2007, ekzemple,
oni daŭrigos E-kurson en altlernejoj kaj infanĝardenoj, sendos delegacion
de PEA al la 92-a Universala Kongreso en Japanio, la 63-a Internacia
Junulara Kongreso en Vjetnamio kaj la 7-a Ĉina Esperanta Kongreso,
publikigos artikolojn por celebri la 25-an datrevenon de la fondiĝo
de PEA kaj okazigos akademian forumon pri Esperanto kaj aktivadojn
por propagandi Esperanton.
Laŭ la plano de 2006, PEA devis establi
amikajn interrilatojn kun ĉefurbaj Esperanto-Asocioj de aliaj landoj,
sed ĝis nun tiu laboro restis senfrukta. La ĉeestantoj decidis daŭrigi
klopodon por atingi la celon. Ili diskutis pri invito de esperantistoj
de Koreio al Pekino kaj PEA.
Ishii Nagato rankontis sian sperton en
lernado de la ĉina lingvo helpe de Esperanto.
|