La nova retejo Amikumu, kiu ankoraŭ ne estas oficiale lanĉita, estas
la unua nur-esperanta interkona retejo.
Tiu retejo estas lanĉita de la teamo gvidata
de Chuck Smith, kiu lanĉis www.eklaboru.com antaŭe.
La oficiala lanĉodato de Amikumu estas
la 18-a de februaro, ĉar la sekvan tagon komenciĝos la semajno de
internacia amikeco. Sed ĝis la 7-a de februaro, la beta-versio de
Amikumu havas 512 membrojn el 66 landoj.
(El "Libera Folio")
|