Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Japana esperantisto testamentis al la Esperanto-movado

Takeuti Yosikazu, honora membro de UEA forpasinta aŭtune 2005, testamentis al la Esperanto-movado dek milionojn da japanaj enoj (ĉ. 64 mil eŭrojn).

La amikoj de Takeuti Yosikazu dividis la sumon por donaci al jenaj kvin organizoj: Takatuki-a Esperanto-Societo, Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj, UK-fondaĵo de Japana Esperanto-Instituto, Azia Fondaĵo de UEA kaj Sennacia Asocio Tutmonda.

Takeuti Yosikazu naskiĝis en 1931 kaj konatiĝis kun Esperanto jam en 1946. Ekde 1958 li aktivis en Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj, i.a. kiel prezidanto de ĝia komitato kaj redaktoro de ĝia organo.

Takeuti Yosikazu estis iniciatinto de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado, kiun UEA starigis en 1984 kaj kies unua prezidanto, komitatano de UEA de 1992 ĝis 2004.

(el "Libera Folio")