Unu el la
plej konataj rusaj bandoj, Akvarium, nun havas retejon en Esperanto.
Krom Esperanto, la oficiala multlingva retejo de Akvarium estas
legebla en la rusa, angla, germana, franca kaj finna lingvoj. Tradukoj
al pliaj lingvoj estas planataj. La nove lanĉita retejo ankoraŭ
ne havas ege multajn vizitojn, kaj la vizitoj al la anglalingva
sekcio estas nur duoble pli multaj ol al la esperantlingva. "Mi
aŭskultas kantojn Akvarium ekde adoleskanteco, kaj kompreneble mi
multe interesiĝas pri ĝia interret-aktivado", rakontas Grigorij
Arosev, kiu nun respondecas pri la esperantlingva versio de la oficiala
multlingva retejo de la bando. Speciale por Libera Folio Grigorij
Arosev tradukis unu el la popularaj kantoj de Akvarium. Multaj kantoj
de la bando estas libere elŝuteblaj. "Libere fordonante nian
muzikon, ni mem akiras pli da libereco", diras la kreinto de
Akvarium, Boris Grebenŝĉikov.
|