La 15-an de marto 2007, Jorge Linck da
Silva, estrarano de Tri-Rivera Esperanto-Klubo, prelegis ĉe Rotaria
Klubo Beira Rio en la brazila urbo Três Rios. La parolado temis
pri Esperanto kaj la agado de Tri-Rivera Esperanto-Klubo. La scivolemon
de la rotarianoj vekis dupaĝa ilustrita artikolo pri la Internacia
Lingvo en la revuo Brasil Rotário de decembro 2006.
(Jorge Linck <jorgelinck@yahoo.com.br>)
|