Ankaŭ la 92-a
Universala Kongreso en Jokohamo (4-11 aŭgusto 2007) havos en sia
programo Movadan Foiron kaj Klerigan Tagon. Post la sukcesa unua
provo en Florenco, ankaŭ en Jokohamo la Movada Foiro okazos lige
kun la sabata Interkona Vespero. En ĝi landaj kaj fakaj asocioj,
eldonejoj, kulturaj kaj movadaj instancoj k.a. povos prezenti siajn
agadon, eldonaĵojn ktp. Interesitoj petu specialan respondilon ĉe
Anna Lowenstein, Via del Castello 1, IT-0036 Palestrina, Italio;
<anna.lowenstein@esperanto.org>.
En la kongresa lundo okazos jam por la
kvina fojo la Kleriga Tago. Ĝin organizas Humphrey Tonkin <tonkin@hartford.edu>
kaj Michela Lipari <michela.lipari@tiscali.it>, kiuj akceptas
ideojn kaj (sin) proponojn por prelegoj, podiaj diskutoj aŭ alispecaj
programeroj, kiuj rilatas ekz. al la lingvo, informado, instruado,
interreto, kongreslando ktp.
(el "Gazetaraj Komunikoj de UEA")
|