En 2008 Universala
Esperanto-Asocio estos 100-jara. Por ekhavi grafikan identigilon,
kiu kunligu ĉiaspecajn aktivaĵojn tra la mondo okaze de tiu festo,
la Estraro de UEA lanĉis konkurson pri jubilea simbolo.
La serĉata simbolo emfazu la 100-jaran
historion de UEA kaj la daŭran aktualecon de ĝiaj celoj kaj idealoj.
Ĝi estu elvoka, laŭeble simpla kaj uzebla presite kaj elektronike.
Ĝi estu unukolora aŭ plurkolora sed ankaŭ unukolore uzebla. La simbolo
estos uzata nur lige kun la festado de la 100-jariĝo de UEA kaj
ĝi ne anstataŭos la ĝeneralajn movadajn simbolojn (verda stelo,
simbolo de la Jubilea Jaro 1987 k.a.).
En la konkurso rajtas partopreni ĉiuj,
ankaŭ ne-esperantistoj. Oni rajtas partopreni per pli ol unu konkursaĵo.
La gajninto ricevos premion de 500 eŭroj. La rajtoj pri la premiita
konkursaĵo, inkluzive de ĝia eventuala adapto, apartenos al UEA.
Pri la aljuĝo decidos la Estraro de UEA.
Oni sendu la konkursaĵojn ĝis la 30-a
de junio 2007 al Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176,
3015 BJ Rotterdam, Nederlando; aŭ rete al <simboloCHEco.uea.org>.
(el "Gazetaraj Komunikoj de UEA")
|