Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Internacia konferenco en Moskvo: "Propedeŭtika valoro de E-o en lernado de fremdaj lingvoj"

La 13-an de aprilo en 2007 en Rusa Akademio pri Klerigo (Moskvo, Rusio) okazos internacia konferenco "Propedeŭtika varolo de Esperanto en lernado de fremdaj lingvoj".

La aranĝo estis iniciatita de Rusa Ministerio pri Klerigo kaj Scienco post la letero de Eŭropa Jur-scienca Universitato 'Justo' (EJU Justo) kaj Rusa Esperantista Unio (REU), kiu enhavis proponon enkonduki Esperanton en studplanojn de rusaj klerigejoj.

La laboron de la konferenco partoprenos elstaraj rusaj kaj eksterlandaj sciencistoj, Esperanto-instruistoj, esperantistoj, sociagantoj, politikistoj, reprezentantoj de amaskomunikiloj. Laborlingvoj de la aranĝo: la rusa kaj Esperanto.

La rezulto de la konferenco estos rezolucio, kiu devos esti la bazo por la decido de la ministerio rilate studadon de Esperanto en rusaj klerigejoj.

Por ricevi aldonan informon bonvolu kontakti la Organizan Komitaton:

- prof. Gennadij Silo, rektoro de EJU Justo,

tel.: (+ 7 495) 790-34-76; retpoŝto: <rectorate@ejusto.ru>;

- prof. Liana Tuhvatullina, vicrektoro, katedrestro pri internaciaj lingvoj de EJU Justo,

tel: (+7 903) 7791891; retpoŝto: <admin@ejusto.ru>

(Prof. Liana I. Tuhvatullina)