Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Hejmpaĝo de "Fondaĵo Ivo Lapenna" renovigita!

La 27-an de marto 2007, ekfunkciis la renovigita retejo de la "Fondaĵo Ivo Lapenna". Ĝi estas tre interesa ne nur el historia vidpunkto, sed ankaŭ el vidpunkto de la hodiaŭa moderna tempo, kaj same aktuala ankaŭ por estontaj generacioj!

En la retejo estas troveblaj abundaj informoj ne nur pri la vivo, personeco kaj agado de Lapenna mem, sed ankaŭ pri la fondaĵo kaj stipendio "Lapenna", la Instituto Ivo Lapenna, kaj estas aŭskulteblaj kaj elŝuteblaj pluraj liaj paroladoj en formato mp3.

Adreso de la retejo: <http://www.ivolapenna.org>

Retpoŝta adreso: <lapenna@mobilixnet.dk>

Bonvenon en la retejo, prizorgata de Steen Vester!