La Universitato
de Kalifornio en San-Diego anoncas la starigon de oficiale aprobitaj
kursoj pri Esperanto. Tiuj kursoj okazos somere kaj estos malfermitaj
al la tutmonda esperantistaro.
La Universitato de Kalifornio en San-Diego,
ankaŭ konata laŭ la anglalingva siglo UCSD (www.ucsd.edu), estas
unu el la plej konataj kaj prestiĝaj universitatoj en Usono, kaj
inter ĝiaj profesoroj troviĝas ok Nobel-premiitoj. Ĝi situas apud
la pacifika marbordo en suda Kalifornio, proksime de la landlimo
inter Usono kaj Meksikio.
La kursaro daŭrigos la tradicion de la
Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK), okazinta dum 30 jaroj en San-Francisko
kaj dum la lastaj jaroj en Vermonto. Honore al tiu tradicio, la
nova kursaro en San Diego ĉi-somere pritraktos interalie la verkaron
de la lastatempe forpasinta aŭtoro William Auld, la unua instruisto
en NASK en San-Francisko. La instruista teamo en somero 2007 konsistos
el Paul Gubbins, kiu gvidos la superan kurson, kaj Lee Miller, kiu
gvidos kurson por progresantoj. Grant Goodall, profesoro en la universitato
kaj direktoro de ties lingva fako, estros la kursaron.
La kursaro okazos ĉi-jare inter la 9-a
kaj la 27-a de julio. La universitato bonvenigas ĉiujn interesiĝantojn
al siaj someraj kursoj, sendepende de antaŭa universitata studo.
Por intervjuoj kaj pli ampleksaj informoj
pri la oficialigo kaj starigo de la kursoj: Grant Goodall goodall@ling.ucsd.edu.
Por informoj pri registriĝo, stipendioj,
ktp: Ellen Eddy eddyellen@aol.com.
(el “Lernu”)
|