 La
14-an de aprilo, 2007, membroj de la Pekina Esperanto-Asocio (PEA)
akvumis arbojn de Esperanto-Bosko en Chaoyang-parko en Pekino. Esperanto-Bosko
estas konstruita dum la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en
2004.
Je la 9-a horo antaŭtagmeze, pli ol 40
esperantistoj venis al Esperanto-Bosko kaj komencis akvumi la arbojn.
Inter ili estis maljunuloj de pli ol 70 jaroj, studentoj de universitatoj
kaj iliaj instruistoj, infanoj kaj iliaj gepatroj. Post akvumado
la esperantistoj fotis sin antaŭ la ŝtonego kun vortoj "Esperanto-Bosko".
PEA alportis ekspoziciajn tabulojn por konigi Esperanton al vizitantoj.
Tio estis la triafoja aktivado organizita
de PEA en Esperanto-Bosko depost 2005. En marto de 2006 okazis tie
aktivado memore al la 55-a datreveno de la Ĉina Esperanto-Ligo.
|