|  La 13-an de 
              aprilo 2007 en Rusia Akademio pri Klerigo (Moskvo, Rusio) okazis 
              unika internacia konferenco "Propedeŭtika rolo de Esperanto 
              en lernado de fremdaj lingvoj".
              La aranĝo estis iniciatita de Rusia Ministerio 
              pri Klerigo kaj Scienco post la letero de Eŭropa Jurscienca Universitato 
              "Justo" kiu enhavis proponon enkonduki Esperanton en studplanojn 
              de rusiaj klerigejoj.
              Pluraj alparolantoj raportis pri esploroj, 
              pruvintaj la propedeŭtikajn valorojn de Esperanto. Inter aliaj ekz. 
              profesoro de la Nagoja Universitato Morita Akira surbaze de siaj 
              40-jaraj spertoj emfazis, ke anticipa studado de Esperanto efektive 
              kaj reale helpas la japanajn studentojn en la posta lernado de fremdaj 
              lingvoj.
              Reprezentanto de la Ministerio Nelli Mihajlivna 
              Rozina rakontis, ke ne ekzistas grandaj resursoj por financi diversajn 
              projektojn kaj eksperimentojn. Krome, ŝi opiniis, ke en Rusio ĝis 
              nun ne estis faritaj signifaj kaj rekonitaj eksperimentoj, pruvantaj 
              la propedeŭtikajn valorojn de Esperanto por lernado de fremdaj lingvoj.
              En fino de la konferenco la ĉeestantoj 
              akceptis rezolucion (la celo ja estis ĝuste tio), kiu baldaŭ estos 
              sendita al la decidpova Ministerio pri Klerigo kaj Scienco.
              Detala raporto pri la konferenco troveblas 
              ĉe: <http://planedo.ru/sobytia/konf>
              (E-rus-info)
  
              
              
               
                |