La
jaro 2007 estas la Esperanto-instrua jaro de Liaoning-a Esperanto-Asocio
(LEA) en Ĉinio. La Shenyang-a Universitato aktive reagis al tiu
ĉi iniciato. La 1-an de marto, 2007, la unua tago de la nova semestro,
600 studentoj eniris en kvar Esperanto-kursojn funkciigitajn de
la universitato kaj ĝis nun neniu forlasis tiun ĉi nedevigan studobjekton.
Tiu nombro estas la plej granda en la
nunaj universitatoj, kiuj enkondukas Esperanton, en la provinco
kaj vere estas nova rekordo. La studentoj akiros 2 studpoentojn
se ili sukcese trapasos la ekzamenon. La lernolibro estas "Esperanto-Kurso
de la Nova Jarcento!" -- kompilita de prof. Liu Zhengkun kaj
prof. Song Yunsheng.
(Wu Guojiang <ghemelurboj@yahoo.com.cn>)
|