Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Esperantista Somera Semajno okazos en Chongqing, Ĉinio

De la 3-a ĝis la 7-a de aŭgusto 2007 okazos en Chongqing de Ĉinio Esperantista Somera Semajno kun la temo “Esperanto kaj poemo”. La ĉefaj programeroj estas konkursoj de Esperantaj poemoj kaj kantoj, prezentado de ĉina Gongfuo (ĉina Uŝuo) kaj Tajĝiĉuan, vizitado de temploj, Dazu-a ŝtona kavernaro, la Tri Montgorĝoj de Yangzi-rivero ktp.

Kontaktu kun:

Yuan Ailin:

Tel.: 023-63830201, retpoŝto: <cqesp@vip.sina.com>;

Zhao Dezhi:

Tel.: 023-62901571, retpoŝto: <cqesperantisto@163.com>;

Gong Yinbi:

Tel.: 023-63854233, 63606636(0)

(Zhao Dezhi)