En sia aprila
kunsido la Estraro de UEA elektis la prelegojn de la Internacia
Kongresa Universitato en la Jokohama UK. La decido estis farita
subaze de la profesia pritakso de la Komisiono pri IKU kunordigita
de prof. Christer Kiselman. La Komisiono taksis la prelegproponojn
laŭ du kriterioj: fakeco, t.e. kiom kvalifikita estas la preleganto
por la temo, kaj populareco, t.e. kiom interesa kaj alloga estas
la proponita temo por la kongresanoj.
En Jokohamo oni aŭdos naŭ IKU-prelegojn:
· GOTOO Hitosi: "La Vortaro por Lernantoj";
· KIMURA Gorou: "Ĉu malplimultaj lingvoj
estas ekonomiaj malvenkintoj?";
· LEE Chong-Yeong: "Kapitalismo kaj
Konfucea kulturo";
· Eugen MACKO: "Orienta-okcidenta
dialogo laŭ Heidegger";
· SIBAYAMA Zyuniti: "Geografia Informo-Sistemo
(GIS) en nia vivo";
· José Antonio VERGARA: "Malegalecoj
je sano kaj ties sociaj determinantoj";
· Amri WANDEL: "Orienta astronomio:
gasto-steloj en la Galaksia fervojo";
· ZHU En: "Esperanto kaj Bakin";
· YAMASAKI Seiko: "Okcidento en Oriento:
akcepto kaj rezisto".
La resumoj de la prelegoj estas jam legeblaj
en la retejo de IKU:
<http://uea.org/dokumentoj/IKU> .
La prelegoj de Sibayama, Vergara kaj Wandel
estos samtempe kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj. Ĉiu
el la tri kursoj konsistos el la koncerna IKU-prelego kaj du daŭrigaj
prelegoj pri la sama temo, kio ebligos al la partoprenantoj pli
profunde konatiĝi kun la temo.
(el "Gazetaraj Komunikoj de UEA")
|