De
la pasinta semestro Esperanto-kurso funkcias posttagmeze de vendredo
en la Pekina Normala Universitato (PNU). Ĝi funkcias kiel fakultativa
leciono por studentoj. La kurso kun pli ol 40 studentoj en tiu ĉi
semestro estas gvidata de Zhou Liuxi, profesoro de PNU kaj vicestro
de la Instituto de Fremdlandaj Lingvoj kaj Literaturo sub tiu ĉi
universitato. Inter la studentoj estas Lee Sun-kyung, filino de
Lee Young-koo, prezidanto de la Korea Esperanto-Asocio. Lee Sun-kyung
nun lernas la ĉinan lingvon en tiu ĉi universitato.
La
studentoj akiros 2 lernopoentojn se ili trapasos ekzamenon. La lernolibro
estas "Moderna Esperanto" kompilita de Li Weilun, prezidanto
de la Pekina Esperanto-Asocio kaj vicprofesoro de la Pekina Lingva
kaj Kultura Universitato.
|