La Esperanto-muzeo
kaj Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko lanĉis
kunlaboron kun la instanco "Bildarchiv Austria" kaj komencis
katalogi kaj skani siajn 30.000 fotojn kaj 10.000 aliajn objektojn
kun Esperanta temo. Ĵus eniris tiun daten-bankon la mila foto, la
unuaj objektoj sekvos en la venontaj semajnoj.
Kion tio signifas? Tio signifas, ke ekde
nun tiuj skanaĵoj estas alireblaj kaj videblaj en interreto. En
la sekvaj jaroj enlaboriĝos ĉiuj fotoj, aliaj bildobjektoj kaj Esperantaĵoj
en la posedo de la Esperantomuzeo: desegnoj, pentraĵoj, afiŝoj,
poŝtkartoj, bildkartoj, poŝtmarkoj, insignoj, steloj, sildoj kun
Esperanta surskribo...
Tiel la mondskale plej granda arkivo kun
Esperanto-bildoj kaj -objektoj estas je la dispono de ĉiuj. Eblas
ankaŭ elŝuti la skanaĵojn tute senkoste en meza kvalito kaj kun
ioma krompago en altega kvalito. Tio estas granda oferto ne nur
por la diversaj Esperanto-revuoj, kiuj serĉas historiajn bildojn,
sed ankaŭ por sciencistoj, kolektantoj kaj la simpla samideano.
La priskriba lingvo de la "Bildarchiv
Austria" estas la germana. Eblas serĉi per la vorto "Esperanto"
kaj aldona vorto: Ekzemple per la serĉvortoj "Esperanto"
kaj "Wien" vi ricevas bildojn de Esperanto-okazaĵoj en
Vieno. Aranĝojn oni povas trovi ankaŭ la la Esperanta nomo: "universala"
ekz. kondukos vin al ĉiuj fotoj de la Universalaj Kongresoj.
"Bildarchiv Austria" organizas
ankaŭ malgrandajn virtualajn ekspoziciojn. Ĵus enretiĝis la unua:
"Esperanto zwischen 1918 und 1938" (Esperanto inter 1918
kaj 1938) kun kompreneble emfazo de Aŭstrio. Pro la fakto ke "Bildarchiv
Austria" estas unu el la plej grandaj bild-daten-bankoj en
Eŭropo, tiuj ekspozicioj pri Esperanto havos ankaŭ tre gravan varban
efikon.
Alvoko:
Gesamideanoj, garantiu, ke viaj historiaj
Esperanto-fotoj kaj -dokumentoj ne perdiĝu! Sendu ilin al la Esperanto-muzeo
en Vieno, kiu dece kaj konvene konservos ilin por ontaj generacioj.
Jen la adreso:
-- Esperantomuzeo, Nationalbibliothek,
Postfach 308, A-1015 Wien/Vieno, Aŭstrio
-- Reteja adreso de "Bildarchiv Austria":
<http://www.bildarchivaustria.at/default.aspx>
-- Reteja adreso de la Esperanto-muzeo:
<http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/eo/>
(Herbert Mayer <herbert.mayer @ onb.ac.at>)
|