Unua paĝo >> E-Novaĵoj


“Juna amiko” organizas konkurson

Gajnu someran ferion en la koro de Germanio!

Jen nia propono - gajnu lokon en la dua Somera Arbara Lernejo (SALO2). Tiu estas speciala feria renkontiĝo por infanoj kiuj parolas Esperanton, plejparte venantaj el lernejoj en partner-urboj de Herzberg. La aranĝo estas organizita apud la Esperanta urbo Herzberg-am-Harz. Tiu urbeto estas ĉirkaŭata de arbaroj kaj la montaro Harz. Serĉu ĝin sur mapo. Sud-oriente de Hanovro, sud-okcidente de Magdeburg kaj Berlino, nord-oriente de Göttingen kaj Kassel kaj sud-okcidente de Leipzig. Herzberg havas kelkajn partner-urbojn en aliaj eŭropaj landoj. Multaj eŭropaj urboj havas ĝemel-urbojn. Sed la homa kaj kultura interŝanĝo inter tiuj malsam-landanoj tuj renkontas obstaklon -- lingvo-baron. Jen perfekta ŝanco por esperantistoj. Tiun ideon sekvas la Esperanta Centro en Herzberg. Tiu urbo havas oficialan ĝemelan rilaton kun Gora (pron. Gura) en okcidenta Pollando (serĉu ankaŭ tion sur mapo!).

En Herzbergaj lernejoj oni instruas Esperanton, same en lernejoj en Gora. Jam en la pasintjara unua SALO, infanoj el tiuj du urboj renkontis unu la alian kaj bone amikiĝis. Krome, lernantoj el Hungario partoprenis. Ĉi-jare partoprenos infanoj el Herzberg kaj Gora, kune kun grupo eble el Kroatio. Povos aldoniĝi pliaj -- kaj ankaŭ vi -- se vi kuraĝos partopreni la konkurson!

Dato kaj programo

La aranĝo daŭros du semajnojn: de la 28-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto. En la programo okazos ekskursoj, naĝado, konkursoj, ludoj, sportoj kaj multe pli. Foto de la lasta SALO1 aperis sur la kovrilo de la januara numero de Revuo Esperanto. Vidu ankaŭ nian nunan kovrilon.

Bildoj de la loko, kie okazos SALO-2 estas rigardeblaj en la reto ĉe <http://fotoalbum.web.de/gast/interkultura-centro/SALO_2_Sieber_Herzberg>. Legu pri Herzberg kaj ĝia E-centro ĉe <http://www.ic-herzberg.de>.

La premioj

La premioj estas donacitaj de la Esperanto-Centro:

Unua premio: 6-taga senkotiza junula partopreno en SALO 2.

Dua premio: 3-taga senkotiza junula partopreno en SALO2.

Aĝlimoj 11-17 Akompananta plenkreskulo estos bezonata por junaj gajnontoj. La premio inkluzivas tranoktadon, programon kaj tri manĝojn tage. Ne inkluzivitaj estas vojaĝ-kostoj kaj asekuro - kiun oni nepre akiru. Ni invitas al akompanant(in)o aliĝi al la gvida teamo - la Centro ofertas bonetosan kunlaboremon kun signifa partopren-rabato.
La tasko

1. Sendu la kaŝfrazon de la kruc-enigmo en JA 2007/1 sur p. 26

2. Sendu viajn respondojn al la kvin demandoj sur paĝo 5 de JA 2007/1.

3. Sendu verkon kun 400 ĝis 600 vortoj pri unu el la sekvaj temoj:

1. Kial mi volas partopreni en SALO 2.

2. Ŝanĝoj en mia vivo.

3. Maŝinoj - ĉu niaj amikoj aŭ malamikoj?

Juna amiko rezervas la rajton aperigi konkursaĵojn. Ĉiu konkursaĵo kiu atingas akcepteblan nivelon eniros loterion. Familianoj de nia redakcio ne rajtas partopreni.
Ensendo

Sendu vian respondon rete al: stefan.macgill@gmail.com <mailto:stefan.macgill@gmail.com>, kun temlinio "SALO2 Konkurso"; aŭ paperpoŝte al: Juna amiko, pf. 193, HU-1368 Budapest - se eble aldonu retadreson per kiu ni povos mesaĝi al vi. Se vi ne ricevas retan konfirmon pri ricevo de via konkursaĵo, sendu protestan ret-mesaĝon. Limdato por alveno de konkursaĵoj: Junio 10, 2007. Ni tuj sciigos la gajnintojn per ret-poŝto aŭ letero. La rezultoj aperos ĉe retejo de Juna amiko en la biblioteko ĉe www.lernu.net <http://eo.lernu.net/biblioteko/gazetoj/juna_amiko/konkurso.php> ekde junio 15.

(el Lernu)