Lastatempe,
Augusto Casquero, prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, instruis
Esperanton kaj la hispanan lingvon en Guangzhou, ĉefurbo de Guangdong-provinco
en suda Ĉinio. La kurson partoprenis dudek studentoj el kelkaj universitatoj,
kaj ili uzas la lernolibron "Junulkurso", kiu estas alportita
de Augusto Casquero de Hispanio.
La 26-an de majo li donis la duan lecionon
al liaj lernantoj. Jen la video kaj la fotoj de Augusto kun liaj
lernantoj kaj amikoj en Guangzhou.
Jen la video:
<http://v.blog.sina.com.cn/b/3694460-1286909443.html>
Jen la fotoj:
<http://new.photos.yahoo.com/esperochina/album/576460762402724218>
Invitite de iu futbala klubo de Guangzhou,
kaj helpe de esperantisto de Wuhan, ĉefurbo de Hubei-provinco en
meza Ĉinio, Augusto Casquero venis al Guangzhou kaj instruas la
hispanan lingvon en tiu futbala klubo, kaj en la semajnfino, li
instruas Esperanton al lernantoj el kelkaj universitatoj.
La E-kurso finiĝos en la fino de junio,
ĉar Augusto Casquero partoprenos la Hispanan Kongreson de Esperanto
okazonta en la 5-a de julio.
|