La
15-an de majo, usona esperantisto Dennis komencis instrui Esperanton
en la budhisma templo Duobao en Zhejiang-provinco en orienta Ĉinio.
La kurson partoprenis ĉ. 30 lernantoj inkluzive de bonzoj kaj ordinaraj
nereligiuloj. Dennis instruis ilin per sia metodo Baza Esperanta
Kurso (BEK) kaj sia lernolibro. Miaohui, estro de la templo kaj
fama esperantisto disvastiganta budhismon per Esperanto, filmigis
erojn de la kurso kaj metis ilin en la interreto, jen la retejo
kun la filmoj:
<http://www.ebudhano.cn/cn/bbs/thread.php?fid=90>
.
Oni ankaŭ metis la materialojn de la kurso
en interreto kaj tradukis ĝin en la ĉinan lingvon, jen la lerno-materialoj:
<http://www.ebudhano.cn/cn/bbs/read.php?tid=2328>
.
En
la E-instruado partoprenis ankaŭ aliaj esperantistoj, inkluzive
de franca esperantisto Michell. Laŭdire, la kurso daŭros 15 tagojn.
Materialo:
BEK estas mallongigo de "Baza Esperanta
Kurso". Ĝi estas la unua nivelo de la Esperanto-Kursa Sistemo,
kompleta kursaro por komencantoj de Esperanto. Ĝi estas multe pli
longa ol kutima kurso por komencantoj, kaj daŭras inter 60 kaj 100
horoj por plenkreskaj Eŭroplingvoparolantoj, kaj inter 300 kaj 500
horoj por parolantoj kiuj ne havas internacian vortstokon en siaj
lingvoj.
|