En 2005, pacamaj civitanoj en Ĉinio, Japanio
kaj Koreio eldonis historian libron La Historio por Malfermi Estontecon
-- Moderna Historio de Ĉinio, Japanio, Koreio.
La libro estas en la ĉina, japana kaj
korea lingvoj. La komuna historio devas esti en komuna lingvo. Pro
tio, 40 pacamaj esperantistoj en la tri landoj volontule tradukis
la libron en Esperanton. La libro montras praktikan utilecon de
Esperanto, kaj estis laŭdita de Komitato de UEA lastjare.
Ĝi havas ĉirkaŭ 300 paĝojn. La Esperanto-traduko
kaj eldono estas apogita de la Ĉina Esperanto-Ligo, Japana Esperanto-Instituto
kaj Korea Esperanto Asocio. La ĉefa enhavtabelo estas en la alkroĉita
dosiero. La libro aperos dum la venonta Jokohama UK.
Por pagi la koston de la eldono, ni petas
antaŭmendon de pacamaj esperantistoj.
La prezo estas Won 8,000 (Jeno 1,600,
Eŭro 10). La nomoj de tiuj, kiuj antaŭmendas 5 ekzemplerojn aŭ pli
estos listigitaj kiel "Financaj kontribuintoj" en la libro.
La limdato por tio estas la 30-a de junio.
Ĝi mendeblas ĉe
Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O.
Kesto 77, CN-100037, Pekino, Ĉinio.
Telefono: +86-10-68995937, 68326682
Telefakso: +86-10-68321808
Retpoŝto: <libroservodeepc@163.com>;
<elpc@china.com>
Se vi havas krediton ĉe Universala Esperanto-Asocio,
bonvolu ĝiri la pagon el via uea-konto al la konto "elpc-e"
je la nomo de El Popola Ĉinio kaj sendi kopion de via pago al la
Distribua Fako de El Popola Ĉinio, P. O. Kesto 77, CN-100037, Pekino,
Ĉinio.
|