Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Okazos la 38-a Internacia Infana Kongreseto

La 38-a Internacia Infana Kongreseto okazos en 4-11-a de aŭgusto 2007 en Esperanto-domo en Jacugatake, ĉ. 170 km. okcidente de Tokio kaj Jokohamo en gubernio Yamanashi. La domo (vidu foton) estas posedaĵo de la Japana Esperanto-Instituto. Ĝi povas akcepti 15-30 personojn. En 2 etaĝoj ekzistas 6 dormĉambroj kun 15 litoj kaj 15 futonoj. La futonojn ni faldos dum la tago por povi iri. Krome, la 300-kvadratmetra domo havas salonon por kunvenoj, 2-etaĝan bibliotekon (kun televidilo kaj komputilo), kuirejon, banejon kaj duŝejon.

La domo situas en montara regiono, alta pli ol mil metrojn super marnivelo. Ĝin ĉirkaŭas bela pejzaĝo kaj pura aero. La regiono estas turisma kaj fama pro situo de iom unika montoĉeno en ĝi, 2899 metrojn altan. Tiu monto havas ok pintojn, kiuj ŝajnas kiel ĝemelaj montoj unu apud alia. En la japana lingvo la vorto Jacugatake ĝuste signifas ok-montopintoj (ok = yatsu, pinta = ga-take)! De tie oni povas vidi la monton Fuĵi, 3776 metrojn altan, simbolon de Japanujo. Ni provu iom supreniri tiun monton per gvido de loka e-isto.

Ni forveturas de UK sabate posttagmeze al la domo kaj sekvan sabaton revenas al UK, per luata buso. Ni kutime manĝos en la kuirejo, eble foje mendos lunĉpakaĵon aŭ iros al proksimaj manĝejoj. La matenojn ni planas dediĉi al lingvaj aktivecoj, laŭbezone Esperanto-kurso. Pri posttagmezaj aktivecoj ni komune decidos. Eblas uzi ĉambrojn kaj ludejon de urba bazlernejo (foto apude), viziti naĝejon aŭ varmbanejon, planetarion, muzeojn, la apudan urbon. La vesperan rakonton laŭtlegatan ni ankoraŭ ne elektis. Tuttaga ekskurso probable okazos merkrede.

Informoj pri kotizo kaj aliĝo habeblas ĉe: <<http://bertosch.free.fr/iik2007/#alighilo>>

(Beatrice Allée <la.ville.heleuc@wanadoo.fr>)