Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Pli ol 1700 aliĝis al Jokohamo

1715 kongresanoj el 57 landoj aliĝis al la 92-a Universala Kongreso de Esperanto okazonta en Jokohamo, Japanio, de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto ĉi-jare. Iom pli ol duono (904) venas el la gastigonta lando. Francio (91) ŝajnas jam certigi la duan lokon en la statistiko antaŭ Korea Respubliko (85). Aliaj landoj en la pinta dekduo estas Germanio (58), Ĉinio (44), Italio (43), Litovio (42), Rusio (34), Nederlando kaj Pollando (po 32), Usono (29) kaj Brazilo (26).

(el"Gazetaraj Komunikoj de UEA")