Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Radio Aktiva elsendos la Brazilan Kongreson de Esperanto en julio

De la 8-a ĝis la 13-a de julio okazos en Rio de Janeiro, Brazilo, speciala kongreso, ĉar BEL atingos la l00-jariĝon de sia fondado, krom la fakto ke oni festos la 120-jariĝon de nia lingvo Esperanto.

La grava jubileo estos elsendata de Radio Aktiva, por ĉiuj kiuj ne povos partopreni la kongreson kaj eĉ por tiuj kiuj ĝin partoprenos, sed ne povos ĉeesti ĉiujn programerojn pro samtempa okazo.

Dum la kongresa semajno ĉiuj samideanoj povos aŭskulti per Radio Aktiva raportojn, intervjuojn, informaĵojn kaj plej gravajn prelegojn okazontajn dum la kongreso.

Aldone al la registritaj informaĵoj oni havos ankaŭ envivajn elsendojn de Radio Aktiva, kiujn oni povos ne nur aŭskulti, sed ankaŭ partopreni pere de la programo Skajpo (Skype).

(el "Radio Aktiva")