Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Tutlanda interasocia renkontiĝo en Francio

Tutlanda interasocia renkontiĝo okazis de la 26-a ĝis la 28-a de majo en Bourg-en-Bresse, Francio, kiu tre interesis multajn el la 174 ĉeestantoj: interalie la Ĝeneralaj Asembleoj de UFE (France-Esperanto), de la Rodanalpa Federacio kaj aliaj kunvenoj por interŝanĝi spertojn...

UFE anoncis novan retejon probable aperontan en septembro, kie estos pliaj paĝoj mem faritaj de 11 francaj federacioj ligitaj kun UFE.

La Rodanalpa Federacio same diris, ke aperos baldaŭ ĝia retejo kadre aŭ lige de tiu de UFE kun paĝoj malfermotaj al la lokaj kluboj, kiuj volus utiligi ilin (estas 18 kluboj en la Rodanalpa regiono).

Tiuj pli bonaj interŝanĝoj inter la lokaj kluboj, la federacioj kaj UFE probable utilos al ĉiuj, sed bezonas subtenon kaj partoprenon de ĉiu koncernato.

Samtempe estis anoncata la venonta pli granda interasocia renkontiĝo, laŭ interkonsento de UFE kaj Sat-Amikaro (franca organizo de SAT) kiuj decidis en 2005 por la cent-jariĝo de la unua UK de 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro (norde en Francio), ke tia renkontiĝo okazos ĉiujn triajn jarojn. Do ĝi okazos de la 22-a ĝis la 25-a de marto 2008 en Martigues proksime de Marsejlo ĉe Mediteraneo, suda Francio, kun UFE, Sat-Amikaro kaj aliaj asocioj.

Ĉu plia paŝo por ĝenerala kaj fruktodona interhelpo respektanta kaj utiliganta la neeviteblan diversecon en Esperantio? Oni povas esperi ... kaj laŭeble kontribui!

(El franca samideano Paul Vincent)