Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Novtipaj Esperanto-ekzamenoj preparataj

Konforme al la novaj lingvotestaj normoj de la Konsilio de Eŭropo la ekzamena laborgrupo de UEA kaj ILEI estas ellaboranta novan ekzamensistemon, kiu ebligos al la esperantistaro trapasi internaciajn ekzamenojn je tri niveloj A, B kaj C. La novtipajn atestojn pri lingvokono pli kaj pli ofte jam postulas dungantoj kaj edukinstitutoj ne nur en Eŭropo sed ankaŭ en multaj aliaj landoj de la mondo. La ekuzo de unueca normaro ankaŭ en Esperanto-ekzamenoj ebligas taksi lingvajn lertojn laŭ samaj kriterioj en kaj ekster Esperantujo, kompare kun ajna nacia lingvo. (Pli da informoj troviĝas en la sekcio Referenckadro en www.edukado.net <http://www.edukado.net>.)

La testado de la novtipaj ekzamenoj finiĝos en tiu ĉi jaro kaj la nova ekzamensistemo povos ekfunkcii en 2008. En la unua periodo tiaj ekzamenoj estos organizataj de du eŭropaj centroj, kiuj poste trejnos kaj rajtigos ekzamenantojn kaj organizos ekzamensesiojn ankaŭ aliloke. La malnovaj ekzamenoj de UEA-ILEI dume plu estos okazigataj laŭ la malnova strukturo, t.e. en du niveloj. Estas konsilinde trapasi ilin, kiam oni bezonas atestilon por propra celo aŭ nur ene de la movado.

Pri la Referenckadro, taksaj normoj kaj la novtipaj ekzamenoj okazos prezentoj dum la Tago de Lernejo en la UK en Jokohamo. UEA kaj ILEI alvokas siajn landajn asociojn kaj sekciojn akiri kaj studi la broŝuron "La Komuna Eŭropa Referenckadro", eldonita de UEA ĉi-jare, kaj laŭ ĝi komenci adapti siajn enlandajn instru- kaj ekzamensistemojn. Oni povas mendi la broŝuron ĉe la Libroservo de UEA aŭ elŝuti de edukado.net <http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/edukado.net>.

Por pliaj informoj kaj klarigoj oni kontaktu la vicprezidanton de ILEI, Zsofia Korody, esperanto-zentrum@web.de <mailto:esperanto-zentrum@web.de>

(el “Gazetaraj Komunikoj de UEA”)