Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Fino de kursoj de Esperanto en Kantono, Ĉinio

Fine de junio finiĝis du kursoj de Esperanto en Kantono, ĉefurbo de Guangdong-provinco en suda Ĉinio. Unu el ili okazinta en universitato estis gvidita de la ĉina samideano Liu Weizhuang, ĝenerala sekretario de la Esperanto-Asocio de Kantono, kaj Augusto Casquero, prezidanto de la Hispana Esperanto-Asocio, kaj tie oni disdonis la koncernajn diplomojn al la lernantaro.

La dua kurso okazinta en la sidejo de la Esperanto-Asocio de Kantono estis gvidita de Augusto Casquero. Post la fermo, ĉiuj tagmanĝis en bona tipe ĉina restoracio. La tagmanĝon partoprenis ankaŭ kelkaj veteranaj esperantistoj.

Ambaŭ kursoj estis sukcesaj, kaj ĉiuj montris la deziron daŭrigi la lernadon de Esperanto.

Kiel kuriozaĵon oni povas mencii, ke tiu asocio troviĝas ĉe la 21-a etaĝo en la 30-etaĝa nuboskrapulo.