Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Sukcesa 42-a Brazila Kongreso de Esperanto

La 8-13-an de julio okazis en la urbo Rio de Ĵaneiro la tradicia nacia kongreso de Brazila Esperantista Movado, inkluzive de junulara kaj infana kongresoj.

Sukcese kunvenis pli ol kvincent aliĝintoj el la tuta lando kune al grupo de alilandanoj.

Estas sciite ke eble Brazilo estas la lando kun pli da Esperanto-parolantoj en la tuta Esperantujo. Kaj la kongreso datrevenis centjariĝon de la Movado en la lando, kiel jubilea eksterordinara kongreso.

Por multaj esperantistoj brazilanaj Esperanto fariĝis preskaŭ religia lingvo asociita al "spiritismo". Do oni multe disvastigas kaj studas la lingvon en multaj universitatoj kaj lernejoj, krom ene de grupoj kaj asocioj disvastigitaj tra tiu ĉi vastega lando.

En Brazilo estas radio-programoj en Esperanto, oni instruas pere de retkursoj kaj tie iam funkciis “Ĝangalo” kaj la “internacia televido”.

La Brazila Esperanto-Ligo (BEL) kunigas ĉiujn kaj kunordigas landan agadon.

Dum la kongreso estas elektita ĉi-jare per unuanima aklamado la novan komitaton de BEL, kies prezidanto D-ro Josefo Passini kaj estraranoj, regos la Ligon ĝis la jaro 2010.

La venonta kongreso okazos en la urbo Fortaleza, kiu gastigis la 87-an UK en la jaro 2002.

En la reto troveblas ĉio pri la kongreso, kaj ĉi-jare, unuafoje, teamo de RADIO AKTIVA, rekte dissendis prelegojn kaj aliajn programerojn de la evento, pere de interreto.