Unua paĝo >> E-Novaĵoj


La 60-a Internacia Kongresa Universitato:
La nova IKU-libro pretas

La prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato en Jokohamo jam haveblas en la nova, ĵus kompletigita IKU-libro.

En la libro (redaktis A.Wandel) vi trovos 9 prelegojn, 120 paĝojn, multajn diagramojn kaj bildojn.
La libro mendeblas jam nun ĉe UEA, kaj kiel ĉiam, en la Libroservo dum la UK.

La Internacia Kongresa Universitato (IKU) ĉi-jare festas sian sesdekan datrevenon. IKU aldonas al la UK altnivelan klerigan kadron de prelegoj en variaj temoj. La ĉi-jara elekto de prelegoj estas granda kaj varia. Estas prelegoj pri astronomio, medicino, geografio kaj filozofio. Aliaj rilatas al la kongrestemo Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto.

Ankaŭ ĉi-jare okazos tri AIS-kursoj, kiuj konsistas el po tri prelegoj: la unua enkonduka IKU-prelego kaj du daŭrigaj prelegoj, en kiuj la preleganto povos pli profunde kaj vaste prezenti la temon.

Ĉi-jare estas senprecedenca plimulto da prelegantoj el orienta Azio: kvar japanaj, unu korea kaj unu ĉina.

Komence de la ĉi-jara IKU-libro vi trovos artikolon pri IKU kaj Esperanto en la scienco kaj tekniko. La artikolo kaj la resumoj de la prelegoj havas tradukojn en la franca, la angla kaj (nur la resumoj) en la japana, por ekstera informado pri la scienca kaj eduka laboro en Esperanto.

La IKU-libro povas esti utiligata por demonstri la sciencan, fakan kaj edukadan aplikadon de Esperanto al eksteraj instancoj, kiel Unesko kaj scienc-rilataj kaj universitat-rilataj organizaĵoj.

Amri Wandel

(El "Esperanto")