Unua paĝo >> E-Novaĵoj


La 92-a Universala Kongreso de Esperanto inaŭguriĝis en Jokohamo, Japanio

Je la 10-a horo de la 5-a de aŭgusto 2007, inaŭguriĝis la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo, Japanio. La kongresa temo estas "Okcidento en la Oriento: Akcepto kaj Rezisto". Pli ol 1800 samideanoj el 57 landoj kaj regionoj kuniĝis en ĉefkongresejo de la Konferenca Centro de Pacifico-Jokohamo. Kaneda Takayuki, vicurbestro de Jokohamo, Wei Youyuan, la dua sekretario de ĉina ambasadorejo en Japanio kaj multaj aliaj diplomatiaj senditoj ĉeestis la solenan inaŭguron.

D-ro Renato Corsetti, prezidanto de UEA, prezidis la inaŭguron. S-ro Kaneda Takayuki legis salutmesaĝon de s-ro Nakada Hiroshi, alta protektanto de la kongreso kaj urbestro de Jokohamo. S-ino U. Luin, vicprezidanto de UEA, legis la mesaĝon de Louis Christoph Zaleski-Zamenhof. Profesoro Yukio Tsuda enkondukis al la kongresa temo "Okcidento en la Oriento: Akcepto kaj Rezisto". Post la himno d-ro Renato Corsetti malfermis la 92-an Universalan Kongreson de Esperanto.

(Shi Guang)