Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Movada Foiro

Vespere de la 5-a de aŭgusto, okazis la Movada Foiro. En la Esperanto-movado estas centoj da asocioj grandaj kaj malgrandaj: landaj asocioj, lokaj grupoj, fakaj asocioj, kulturaj centroj, eldonejoj, edukaj instancoj kaj multaj aliaj. Ĉe la Movada Foiro oni ricevis impreson pri la vasteco kaj vario de la movado. Sesdekoj da asocioj prezentis sian agadon per afiŝoj, informfolioj, eldonaĵoj, fotoj kaj similaj.

Ankaŭ Ĉina Esperanto-Ligo prezentis sian agadon tie. Multe da esperantistoj kaj neesperantistoj ĉirkaŭis la giĉeton de ĈEL, montrante sian intereson pri Ĉinio.

 

(Shi Guang)