Posttagmeze de la 5-a de aŭgusto okazis fermita kunsido de KAEM (Komisiono pri Azia E-movado) por diskuti pri azia agado. La diskuttemoj estas jene:
1. Elekto de KAEM-anoj dum la 5-a Azia kongreso en Bangaloro
2. Kiel disvastigi Esperanton en la tuta Azio
3. Monhelpo al lernolibro kaj vortaro de Pakistano
4. Kiel sukcesigi la 5-an Azian Kongreson
5. La 6-a Azia Kongreso
6. Eldono de Gvidlibro de KAEM
7. Aligi Mongolion al UEA
(Shi Guang)
|