Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Esperanta libro "Historio por Malfermi Estontecon"

Matene de la 6-a de aŭgusto okazis kunsido pri Esperanta libro "Historio por Malfermi Estontecon". Pacamaj historiistoj en Ĉinio, Japanio kaj Koreio verkis la libron, kaj trilandaj esperantistoj tradukis ĝin en Esperanton. La libro estis eldonita antaŭ la 92-a UK en Jokohamo.

Lee Chong-Yeong gvidis la kunsidon kaj prezentis la projekton kune kun SATOO Morio, Yu Tao kaj TANI Hiroyuki.

(Shi Guang)